2010-07-12 de Sawaya Yûiti
 |
Antaŭ busto de L.L. Zamenhof en Zaozhuang |
Post nelonge s-ro Sun Mingxiao kaj aliaj membroj de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio (ZEA) vizitis nin en la hotelo. S-ro Sun, delegito de UEA por la urbo Zaozhuang, estas tre agema, vigla kaj energia 47-jaraĝa "hetmano" de Esperanto-movado en Zoazhuang. Ili okazigis bankedon por bonvenigi min en restoracio kaj min regalis per bongustaj kuiraĵoj kaj "Baijiu". Krom s-ro Yang Anbang el Qufu kaj mi, ĉeestis 5 tieaj esperantistoj : s-roj Sun Mingxiao (vicprezidanto de ZEA, universitata oficisto kaj ĵurnalisto), Zhao Yaping (instituta instruisto), Zheng Shunli (vicprezidanto de ZEA), s-inoj Li Hui (universitata instruistino pri la angla lingvo), Gao Yanqin (komitatano de ZEA). Ni ĝuis agrablan tempon en Esperanta etoso. Laŭ s-ro Sun, ZEA havas 3 esperigajn junulinojn, kaj unu el ili estas s-ino Li Hui. Oni atendas, ke ŝi disvastigos Esperanton inter studentoj en universitato.
ZEA tiris mian atenton, kiam mi trovis anoncon pri okazigo de la 3-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto en "Esperanto en Azio" (bulteno de KAEM, n-ro 64, jul. 2009), sed ne aperis raporto pri la internacia festivalo en la postaj numeroj. Kaj en decembra numero de "La Movado" (2009) aperis kontribuaĵo de s-ino Fujimoto Hideko pri la internacia festivalo, kiun ŝi partoprenis kun siaj amikinoj. Mia scivolemo decidis viziti Zaozhuang en la vojaĝo.
Sekvantan matenon, en la 14-a de majo, s-roj Sun Mingxiao kaj Zhao Yaping venis al la hotelo por gvidi nin per la aŭto de s-ro Zhao unue al la parko, kie estas busto de d-ro L. L. Zamenhof, konstruita en 2007, okaze de la 20-jara datreveno de la fondiĝo de ZEA. La busto estas sur sufiĉe alta kaj granda bazo proksime al la enirejo de la parko.
ZEA havas sian oficejon en la Biblioteko de la urbo Zaozhuang. S-roj Sun kaj Zhao gvidis min al la oficejo: unu granda skribotablo kaj seĝoj, sofo kun tableto, libroŝrankoj plenaj de Esperantaj libroj, komputilo kaj presiloj, telefonilo kaj dekkelkaj kestoj el ondumita kartono, plenaj de Esperantaj libroj ktp. Mi donacis al ZEA kunportitajn librojn por la fondota Esperanto-Muzeo: "Raporto el Japanio 12" (Hori Jasuo, 2009), "La Flambirdo" (org. Tezuka Osamu, trad. Konisi Gaku, 2001) kaj "Bonvenon al nia mondo" (Bent Jensenius, 2009).
S-ro Sun Mingxiao havas akran kriz-konscion pri estonteco de nia azia movado. Li vidas, ke Esperanto-movado en Azio estas ankoraŭ malforta. Li havas ideon fondi Internacian Esperanto-Muzeon en Zaozhuang por konservi ĉiujn Esperantaĵojn el la tuta mondo, tiel ke gravaj materialoj kaj Esperanto-libroj ne perdiĝu post alveno de maljuniĝintaj socioj en progresintaj landoj. Certe junaj ĉinaj esperantistoj povos heredi ilin. ZEA decidis en la komitata kunsido en aprilo establi organizojn "Esperanta Amikceco-Arbaro" kaj "Internacia Esparanto-Muzeo". ZEA deziras, ke la urbo Zaozhuang estu hejmloko de esperantistoj. La 4-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazos en septembro. En la lasta jaro, partoprenantoj el Japanio, precipe s-ino Fuzimoto Hideko multe kontribuis por internaciigi la festivalon kaj riĉigi kulturan enhavon de la festivalo, por kio ĉiuj membroj de la organiza komitato elkore dankis ŝin.
Ili elkore atendas, ke multaj japanaj esperantistoj partoprenos la 4-an internacian festivalon en tiu ĉi jaro. (8-a-10-a de sept. opcia ekskurso antaŭ la festivalo/10-a de sept. Bonveniga Vespero/11-a kaj 12-a de sept. Festivalo kaj tuttaga ekskurso en Zaozhuang) Interesitoj tuj turnu sin al la japana peranto s-ro EGAWA Harukuni (retadreso: esp-egawa@jtw.zaq.ne.jp). Vi povos havi detalan informon pri la festivalo en tiu ĉi jaro.
S-roj Sun kaj Zhao gvidis min al Zaozhuang-a Profesia Instituto, kie okazis la 3-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto. La instituto estis fondita en 2007. Ĝi havas diversajn departementojn kaj kursojn: parte ĝi korespondas al japana teknologia kolegio de 5-jara eduksistemo kaj parte al profesia kolegio de 2-jara eduksistemo. 10 000 studentoj studas en la luksaj modernaj grandaj konstruaĵoj kaj loĝas en modernaj pensionoj en la vasta tereno de la instituto sur la suburba monteto. Kaj ankoraŭ daŭras konstruado de lernejaj konstruaĵoj. Plejparto de la diplomitoj dungiĝas en Shandong-provinco, kaj parto de ili gajnas laboron en Pekino kaj Ŝanhajo.
Vicestro de la instituto, prof. Wang Hongling gvidis min al ekzerca domo pri komputil-rega torno-tekniko, kie 50-60 studentoj diligente ekzercis en tornado per komputil-rega maŝino kaj aliaj. Sekvante li gvidis min al departemento de turisma industrio, kie studentoj lernas ĉion pri necesaj aferoj por turismo en hoteloj, turismaj kompanioj ktp. Estas specialaj ĉambroj por ekzerci en akcepto al gastoj en drinkejo en hotelo, restoracio ktp. Ne mankas ĉambro por ĉina te-ceremonio. La instituto havas televid-elsendan kaj komputil-regan sistemojn kun plej novaj elektronikaj ekipaĵoj por unuece regi ĉiujn konstruaĵojn de la instituto. Kiam ni eniris la centron de la instituto, aperis bonvenigaj vortoj por mia vizito al la instituto sur ĉiuj elektronikaj avizpaneloj. En la televida studio mi povis rigardi video-novaĵon redaktitan de studentoj pri la 3-a Internacia Festivalo de Esperanto, kiu estis elsendita en ĉiuj domoj de la instituto. La vicestro de la insitituto petis min skribi kaligrafaĵon por memoro. Mi ne povis rifuzi tion pro iliaj varmaj bonvenigo kaj akcepto al mi. Mi elpensis mallongajn frazojn en Esperanto kaj petis s-ron Sun Mingxiao traduki ilin en la ĉinan, tiel ke mi povu kaligrafi la frazojn en la tri lingvoj. Antaŭ ĉio, estas ja tute hontinde, ke mi, mallertulo skribis literojn, kaligrafis por ili. Mi neniam kaligrafis depost kaligrafaj klasoj en supera mezlernejo!
Mi komprenis, kiel grava la urba registaro de Zaozhuang rigardas profesian edukadon, kaj kiel malavare ĝi investas por la edukado. Mi komprenis, ke amaso da diplomitoj de profesiaj institutoj en la tuta lando tenas bazon de nuntempa rapide disvolviĝanta Ĉinio.
Al mi ŝajnas, ke ZEA havas sufiĉe da organiza povo por regule okazigi la internacian festivalon kaj aliajn eventojn koncentrante kunlaborojn kun diversaj organizoj: ne malmultaj energiaj aktivuloj, ĉekape s-ro Sun Mingxiao, kreskantaj membroj elirantaj el la stadio de "komencanto" kaj multaj subtenantoj kaj Esperanto-amikoj en la universitato, la profesia instituto, la urba registaro kaj aliaj organizoj.
Posttagmeze mi kaj s-ro Yang forveturis de la urbo Zaozhuang al Taian per ekspresa trajno.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|