2010-07-12 UMESAO Tadao, eminenta kultura antropologo, forpasis la 3-an de julio. Li naskiĝis la 13-an de junio 1920 en Kioto. Li studis zoologion en la Universitato de Kioto, sed post la milito ekdediĉis sin al kultura antropologio. Al tio inspiris lin interalie la frua partopreno en esplor-ekspedicioj al Mikronezio kaj nordorienta Ĉinio, poste al Karakorumo kaj Hindukuŝo. En 1949 li iĝis profesoro, unue en Ôsaka, poste en Kioto. El artikolo lia, kiu aperis en 1957 kaj famigis lin, evoluis lia ĉefverko Ekologia rigardo al historio. La japana civilizacio en la monda kunteksto (1967), konsiderata kiel unu el la plej influaj sciencaj libroj aperintaj en Japanio post la Dua Mondmilito (ĝi estas tradukita en la anglan). Por pli larĝa publiko li verkis La tekniko de intelekta produktado (1969), kiu ĝis hodiaŭ furore vendiĝas. Umesao klarvide atentigis jam en 1963, ke tutmonde estiĝas "informad-socio".
Laŭ lia instigo, sur la tereno apud Ôsaka, kie en 1970 okazis Monda Ekspozicio, estis kreita Nacia Muzeo de Etnologio. Li iĝis en 1974 ĝia unua ĝenerala direktoro (kaj restis ĝis 1993). Kvankam en 1986 li preskaŭ perdis sian vidkapablon, li plue verkadis; en 1994 estis kompletigita lia Plena Verkaro (entute 23 volumoj). Li ricevis multajn ordenojn kaj aliajn honorigojn, al kiuj apartenis (ekde 1980) la membreco en Honora Patrona Komitato de UEA.
Umesao lernis Esperanton tuj post la milito. Kiel postdiploma studento li gvidis en Kioto enkondukan kurson pri Esperanto. Tra sia tuta vivo li de tempo al tempo konigis sian esperantistecon al japana publiko. Li kuntradukis en la japanan Vivo de Zamenhof de Edmond Privat (1965) kaj verkis eseon pri "La spirito de Esperanto" (1983). En Esperanta traduko aperis la libro Sepdek-sep slosiloj por la japana civilizacio (1987), kies ĉefaŭtoro estis Umesao. Dank' al kunlaboro inter li kaj UEA, la Nacia Muzeo de Etnologio ekde 1983 posedas valoran kolekton de libroj en kaj pri Esperanto (ĉ. 2700 volumoj).
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |