2010-07-12 de Sawaya Yûiti
Taian
|
Kun gestudentoj sur Taishan-monto |
S-ro Yu Changlin kontaktis prof. Liu Luolin en Taian kaj petis ŝin sendi al mi studenton por gvidi min. Ŝi instruas la anglan lingvon en Shandong-a Agronomia Universitato, kaj ŝi mem iam lernis Esperanton. Ŝi sendis al mi du gestudentojn: unu en la japanlingva kurso kaj la alia en la anglalingva kurso. Ili ambaŭ estas kapablaj gestudentoj. Dank' al ilia helpo, mi povis grimpi la monton Taishan en la sekvanta tago kaj havi tre ĝojan tempon kun ili. Ĉinio estas lando de literoj. Sur ĉiuj grandaj plataj roksurfacoj estas gravuritaj ĉinaj vortoj de famuloj en la ĉina historio. La epigrafoj senĉese daŭras laŭ la montovojo ĝis la pinto de la monto. Oni diras, ke se homo pli-ol-60jaraĝa sukcesas grimpi Taishan, tiu povos esti "superterulo". Ĉu ankaŭ mi povos esti "superterulo", kvankam mi supreniris ĝis Zhongtianmen per buso? Sur la supro de la sankta monto ne mankas alta turo por poŝtelefono.
Ji'nan
En la 16-a de majo, mi turismis en Daimiao kaj posttagmeze mi prenis buson al Ji'nan. Kiam mi atingis la rezervitan hotelon, min atendis s-ro Huang Enliang, sekretario de Shandong-a Esperanto-Asocio, kaj s-ino Wei Minghui ĉe la enirejo. S-ro Huang laboras en granda ŝtalkompanio, kaj tre flue parolas nian lingvon. Li diris al mi, ke li lernis Esperanton kune kun japanino, kiam li studis en Pollando. Kiam li stiras sian aŭton, li ĉiam aŭskultas sonlernilon "Ĉu vi parolas Esperante?" en la aŭto. Ĝi estas mondfama lernolibro de Esperanto verkita de Andrzej Pettyn kun sondiskoj surdiskigitaj de tiamaj profesiaj geanoncistoj de Radio Varsovio en 1974. Kiom da fojoj mi ripete aŭskultis la sonlernilon per kasedo, kiam mi estis juna! Mi ankoraŭ ne scias alian sonlernilon, kiu superas ĝin je enhavo kaj kvalito. Oni nun povas havigi ĝin al si en KD-formo kun Esperanta teksto. Mi ne imagis, ke mi povas rerenkontiĝi kun la karaj voĉoj en lia aŭto.
S-ino Wei estas tre ĉarma juna vigla kaj kapabla prezidento de kompanio. En marto ŝi establis sian kompanion, kiu vendas komputilajn programojn al lernejoj, hospitaloj, registaraj oficejoj kaj kompanioj. Dum 7 jaroj da laboro en alia kompanio, ŝi akiris necesajn sciojn kaj spertojn por fondi kaj administri sian propran kompanion. Ŝi gvidis min al sia oficejo. Ĝi estas en moderna konstruaĵo, kie aventuraj entreprenoj pri alta teknologio metas sian sidejon. En la oficejo estis 6 tabloj kun po komputilo kaj telefonilo por la kompanianoj, granda tablo por la prezidento, sofo kaj librobranko. Ŝi devas esti unu el reprezentaj talentaj ĉinaj junuloj. Ili prenis min al iu restoracio per aŭto kaj regalis min. Aparte min mirigis kaj ĝojigis kokovianda kuiraĵo vaporkuirita enfermite en fajenca vazo kun interesa kaj pimpa enscenigo: gasto mem devas rompi la vazon per ligna marteleto por elpreni la bongustaĵon. En la restoracio konataj kantoj de fama azia kantistino Teresa Teng (Deng Lijun) estis luditaj kiel fona muziko. S-ino Wei diris, ke ŝi estis savita de la kantoj de Teresa, kiam ŝi estis sentema knabino.
La sekvantan matenon prof. Liu Xiaojun, prezidanto de Shandong-a Esperanto-Asocio, vizitis min en la hotelo. Li estas sincera ĝisosta esperantisto. Li, profesoro pri franca lingvo, instruadas Esperanton al studentoj kiel oficialan lernobjekton dum pli ol 20 jaroj en Shandong-a Universitato. Estas ne ekscese diri, ke lia longdaŭra klopodo firmigis la grundon de Esperanto-movado en la provinco Shandong. Li ne nur kreskigis esperantistojn, sed ankaŭ mem praktike montris valoron de Esperanto en diversaj kampoj. Li bonvolis donaci al mi siajn du verkaĵojn: "Kvindek du tagoj en Esprantujo" (155p. eldonita de Shandong-a Esperanto-Asocio, 2009) kaj "Rakontoj pri Konfuceo" (trad./eldonita de Shandong-a Esperanto-Asocio, 2000)". La antaŭa libro estas preciza taglibro pri lia prelegvojaĝo pri Konfuceo en Bretonio, Francio, kaj renkontiĝoj kun tieaj esperantistoj. Li estis invitita de Federacio Esperanto Bretono en 2008 kaj vojaĝis en la regiono dum ĉ. 2 monatoj.
Ni babilis pri diversaj aferoj, privataj kaj Esperanto-movadaj dum ĉ. unu horo, ĝis alvenis s-ino Wang Shukui, alia gvidanto hodiaŭa por mi. Ŝi estas profesia interpretisto pri la japana lingvo. Ŝi diris, ke ŝi nun laboras nur de tempo al tempo pro malsaniĝo kaj komencis traduki iun verkon el "Aozora Bunko", elektronika biblioteko de japanaj literaturaj verkoj kopirajto-eksvalidiĝintaj en retejo.
Ji'nan havas longan historion de 2000 jaroj, kaj estas nomata "Fonto-urbo", ĉar ŝprucas multaj fontoj en la urbo. Ni iris al la Ĉirkaŭurba Parko, promenante laŭ historie famaj stratoj kun konstruaĵoj de germana arkitekturo kaj konstruaĵoj de japana arkitekturo antaŭ la mondmilito. Fronte al la stratoj ankaŭ multaj modernaj gigantaj konstruaĵoj staras en konstruado. Aparte pompaj kaj imponaj estas konstruaĵoj de elektra, telekomunika, inform-teknika kompanioj, kio respegulas elstaran profito-gajnon de la ŝtataj kompanioj en la ekonomia disvolviĝo.
Ni eniris en la Ĉirkaŭurban Parkon, preterpasante la murmonumenton de Templo de la Liberiĝo, sur kiu estas gravuritaj ĉiuj nomoj de pereintaj soldatoj en la batalo por liberigi la urbon en 1949. La parko estas tre bontenita. Multaj urbanoj ĝuas promenon en la parko laŭ la kanalo fosita en la epoko de Ming-dinastio. Multaj fontoj ŝprucas el la fundo de la kanalo kaj tra rokfendoj apud la kanalo. Ne malmultaj urbanoj akvumis por trinkakvo el fontobuŝo. Mi gustumis la akvon. Ĝi gustis delikate dolĉa. La pura akvo fine enfluas en la lagon Daming. Sekvante, ili gvidis min al la Fonto Baotu, kie estas grandaj fontoj kaj famaj tradiciaj domoj en la epoko de Ming-dinastio. Tie estas ankaŭ Song-arkitektura memordomo de Li Qingzhao, poetino en Song-dinastio, kies poemojn ni povas ĝui en "Poemoj de Li Qingzhao" (traduko de Shi Chengtai, eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo, Hongkong, 2009)
En la placo Quancheng estas longa koridoro, kie staras statuoj de 12 historiaj famuloj en Shandong, el kiuj pri 11 famuloj mi scias de historia kaj kaligrafia lernolibroj kaj aliaj: Konfuceo, Mengzi , Mozi, Sun Wu (Sunzi), Wang Xizhi, Yan Zhenqing, Zhuge Liang, Guan Zhong, Li Qingzhao ktp. Vere, Shandong produktis multajn elstarajn pensulojn kaj talentulojn de antikva Ĉinio. La vasta placo situas en la mezo de la urbo kaj ĝin ĉirkaŭas grandaj altaj kaj modernaj konstruaĵoj.
Ni prenis tagmanĝon en iu furoranta restoracio de nudeloj en la fama malnova kvartalo kun tradiciaj konstruaĵoj. Tre bongustis la nudeloj el rizfaruno en granda kuirpoto. Post tagmanĝo, ni promenis en la malnova kvartalo, kaj vizitis fontojn unu post alia inter privataj domoj de la loĝantoj en la kvartalo. Kaj ni fine alvenis al la lago Daming, kie la pura akvo el la fontoj enfluas la faman lagon. Bela lago kun tradiciaj domoj en la parko, kiu nin imagigas, kiel la beleco de la lago impresis antikvajn poetojn Li Bai kaj Du Fu.
Vespere, Shandong-a Esperanto-Asocio (SDEA) okazigis bonvenigan bankedon por mi: prof. Liu Xiaojun, s-ro Wu Chuanming, emerito, kiu ĝuas kulturi legomojn en sia ĝardeno, s-ro Huang Enliang, sekretario de SDEA, s-ino Wang Shuqui, s-ino Wei Minghui, kiu nomas sin "maldiligenta lernantino de la eminenta esperantisto s-ro Laŭlum", s-ino Zou Aimin, profesoro de la angla lingvo en Shandong-a Jianzhu-Universitato kaj vicprezidanto de SDEA. Ili estas tre gastamaj. Esperanta atmosfero regis la bankedon preskaŭ sen krokodiloj. Mi sentis, ke Ji'nan, la ĉefurbo de la provinco Shandong, havas multajn tre kapablajn kaj talentajn esperantistojn. Mi kore dankas al la membroj de SDEA pro la varma akcepto. Prof. Liu kaj s-ino Wang bonvolis gvidi min al turismaj lokoj de la urbo dum la tuta tago, pro kio mi elkore dankas ilin.
La sekvantan antaŭtagmezon, en la 18-a de majo, prof. Liu afablis veni al mia hotelo por akompani min al la fervoja stacidomo de Ji'nan. Mi forveturis al Pekino per antaŭtagmeza ekspreso.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|