Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vojaĝo en Ĉinio (V) - ĈEL, EPĈ kaj ĈRI
2010-07-12

de Sawaya Yûiti

 

    La du ŝtataj Esperanto-organizoj havas sian sidejon sur la sama 4-a etaĝo de la konstruaĵo en la strato Baiwanzhuang, proksime al Xizhimen. Antaŭ mia ekvojaĝo al Ĉinio, mi kontaktis s-inon Wang Liuhua interrete, kaj ŝi donis al mi akceptopromeson, ke mi vizitu la oficejon en la 19-a de majo. Antaŭ ol viziti la oficejon de ĈEL en tiu tago, mi unue telefonis al ŝi el la hotelo por sciigi mian viziton. Ŝi telefone respondis al mi, ke oni min bonvenigos, kvankam ŝi mem ne povas vidi min, ĉar ŝia patrino enhopitaliĝos en tiu tago kaj ŝi devas prizorgi sian patrinon. Mi povas bone kompreni ŝin, ĉar ankaŭ mi vivas kun mia patrino en profunda aĝo kun malfacilaĵoj je kruroj kaj preskaŭa perdo de vidkapablo.

 

    Per taksio, mi iris al la oficejo de ĈEL. Min akceptis kaj bonvenigis kelkaj esperantistoj-oficistoj de ĈEL: s-roj Jiang Limin (administranta direktoro), Wang Ruixiang (direktoro), Li Baofa (oficisto) kaj Wei Shan (membro de Pekina Esperanto-Asocio) k.a. La oficejo konsistas el 2 ĉambroj. Sur ĉiu tablo estas komputilo. Ĉefaj laboroj estas plenumitaj per komputilo. Tie mi informiĝis de ili pri la ŝokiga novaĵo pri haltigo de Esperanto-elsendo de Pola Radio. Laborantoj de ĈEL jam antaŭvidis, ke post nelonge venos tiu ĉi tempo al Pola Radio pro financa kialo, kiam Esperanta sekcio de Pola Radio petis al ĉiuj esperantistoj sendi petleterojn al la polaj ambasadoroj en sia lando por daŭrigi la elsendon en 2007. Kaj ili vidas, ke ĉe ili kolektiĝos multaj novaĵoj pri Esperanto el la tuta mondo, kaj fakte pli multe da informoj atingas ilian retejon. Ili regalis min per tagmanĝo en granda kafeterio por la oficistoj.

 

    Sekvante, mi vizitis la oficejojn por la reta revuo El Popola Ĉinio. S-ino Liu Zijia akceptis min kaj gvidis min al la tri redaktejoj. Ni babilis pri diversaj aferoj por kelke da tempo. Ŝi diris, ke ŝi lernis Esperanton de s-ro Laŭlum, kaj ke ŝi malofte havas ŝancon interparoli en Esperanto. Al ŝi mankis sonlerniloj de nia lingvo, ŝi diris. Certe mi vidas, ke la ĉefa laboro de la profesiaj esperantistoj estas esperantigi ĉinajn tekstojn donitajn de la stabo de la redakcio, kio spegulas la lastatempan rapidinforman kaj enhavoriĉan retpaĝaron de El Popola Ĉinio.

 

S-ino Chen Ji (dekstre) kaj Sawaya

 

    Mi havis ŝancon interparoli kun s-ino Chen Ji, vicĉefo de Esperanto-sekcio. Ŝi malkaŝe diris al mi, ke ŝi timas kaj foje falas en maltrankvilon, ĉu esperantistoj en la mondo vere legas artikolojn sur la retpaĝaro, kiam venas neniu reago al la redakcio. Mi diris mian starpunkton el mia esperantista vivo: por ni eksterlandaj esperantistoj, konkretaj informoj pri ĉina Esperanto-movado havas la plej altan valoron kiel novaĵo, do mi deziras, ke vi pliriĉigu informojn pri lokaj Esperanto-movadoj en vasta Ĉinio. En mia okazo, mi unue rigardas la retpaĝon pri Esperantujo, kaj aparte atente legas novaĵojn pri la ĉina movado kun granda intereso, kaj sekvante "foliumas" aliajn retpaĝojn pri la kurantaj freŝaj novaĵoj, politikaj, ekonomiaj aŭ pri aliaj temoj. Do, se vi deziras al esperantistoj legi aliajn retpaĝojn krom pri Esperantujo, unue vi devas pliriĉigi la enhavon de la retpaĝaro pri Esperantujo, aparte pri ĉina movado, por ke ili antaŭ ĉio deziru viziti vian retpaĝaron. Ŝi respondis, ke la redaktoroj persone klopodas kolekti informojn pri lokaj movadoj per kontaktoj kun lokaj aktivuloj. Sed al mi ŝajnas, ke ili ankoraŭ ne sukcesas akiri ĉiujn informojn pri la lokaj movadoj tra la tuta vasta lando.

 

    En la alia ĉambro de EPĈ, mi vidis s-ron Liu Caisheng, kiu ankaŭ instruas Esperanton al studentoj en la Esperanta kurso de Ĉina Komunikada Universitato (ĈKU). La Esperanta Kurso de ĈKU alprenas 4-jaran Esperanto-edukan sistemon unuafoje en la ĉina Esperanto-eduka historio ekde 2006, kaj naskiĝos la unuaj 12 diplomitoj de Esperanto-fako en julio. Li diris, ke la antaŭan tagon li serioze prijuĝis disertaciojn de la studentoj por diplomiĝo kun tri eminentaj esperantisto-instruistoj de la universitato: s-ro Zhao Jianping (direktoro de E-sekcio de ĈRI), s-ino Tan Xiuzhu (eksprezidanto de ĈEL), s-ino Yu Jianchao (laboranto de E-sekcio de ĈRI).

 

    La disertacioj skribitaj en Esperanto estas multpaĝaj, t.e. tre dikaj kaj pezaj. Li trovis kelkajn el ili tre interesaj kaj valoraj. Li promesis al la studentoj, ke li povos surretigi la verkojn. Por tio li deziris pli detale, pli atente relegi la tre longajn disertaciojn, sed tio postulis al li tiel multe da tempo, ke li ankoraŭ ne povis finlegi ilin.

 

    Mi aŭdis, ke eklaboros unu diplomito en ĈEL, du diplomitoj en EPĈ kaj 4 en Esperanto-sekcio de ĈRI. Certe la junaj freŝaj energioj pli vigligos la tri Esperantajn organizojn kaj kontribuos al ĉina Esperanto-movado.

 

    Hazarde mi renkontiĝis kun unu el la diplomiĝontoj, Sun Li, kiu tuj laboros en oficejo de ĈEL. Li estas tre bona junulo.

 

    La moderna pimpa konstruaĵo de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) staras tre proksime de la stacidomo de la unua linio de la subtera fervojo, Babaoshan. Antaŭ 18 jaroj, kiam mi vizitis Pekinon, mi aŭdis, ke ĈRI estas en suburbo malfacile trafikebla. Nun la plilongigita unua linio de la subtera fervojo faris tion jam malnova historio. Sufiĉas 15 minutoj per la subtera fervojo de la urbo-centro por iri al ĈRI. En la 21a de majo, mi atingis la sidejon je la promesita horo antaŭtagmeza. S-ro Xiao Henggang gvidis min en ĈRI. Antaŭ du tagoj, mi kontaktis lin interrete, kaj li montris al mi kiel iri al ĈRI.

 

    Li laboras en ĈRI de 6 jaroj. Esperanto-redakcio de ĈRI havas tre vastan oficejon kun multaj tabloj kun komputilo. Kiam mi vizitis ĝin, nur kelkaj esperantistoj-oficistoj laboris en la oficejo. Min bonvenigis s-ino Wang Fang, vicdirektoro de Esperanto-Redakcio. Ili ĉiuj tre flue parolas bonan Esperanton. Ŝi donacis al mi tre luksan Esperantan gazeton de ĈRI, "Mikrofone", kies PDF-formo estas metita en la retpaĝaro de ĈRI.

 

    S-inoj Chen Lina kaj Wang Weishi, konataj figuroj kaj voĉoj sur la retpaĝaro de ĈRI, intervjuis min. La studio estis malvasta ĉambro, bone ekipita per la plej novaj aparatoj por registro kaj redaktaj laboroj.

 

    Estas ne facile en Japanio kapti la realan elsendon de ĈRI, sed mi ofte vizitas la retpaĝaron de ĈRI kaj aŭskultas retan elsendon en klara bonkvalita sono sen bruoj. Lastatempe ni rigardis interesajn originalajn filmetojn de Esperanto-redakcio ĈRI en la retpaĝaro. Mi alte taksas la originalajn filmetojn. (Mi povis revidi s-ron Wang Minhao en la filmeto pri Ŝanhajo. Mi renkontiĝis kun li en Teag, Koreio, 1994, kaj ni havis agrablan tempon kun tieaj esperantistoj. Tiam li havis abundan densan hararon kaj mi la nigran.)

 

    S-ro Xie Yuming, 70-jaraĝa, eminenta esperantisto fama pro la traduko de "Ruĝdoma Sonĝo", helpis la redaktan laboron pro manko de kompetentuloj pri Esperanto en ĈRI. Li diris, ke li nun transdonas sian laboron al la juna posteulino, kiu enoficiĝos en la redakcio tuj post la diplomiĝo. Al mi ŝajnis, ke la alterno de generacioj okazas ankaŭ en ĈRI.

 

    Mi havas relative pli liberan tempon ekde la lasta jaro. Mi komencis observi Esperantajn retejojn. Kvankam mi ankoraŭ vizitas nur parton el ĉefaj retejoj de Esperanto, sed retaj EPĈ kaj ĈRI elstaras je enhavo kaj skalo. Reta EPĈ estas ligita ankaŭ kun aliaj Esperantaj retejoj, kaj alprenas novaĵojn el eksterlandaj Esperantaj retejoj kaj informojn el eksterlandaj individuoj.

 

    Mi mem spertis en tiu ĉi vojaĝo povon de la rapida informado en la retejo. Al mi estas tro granda honoro, ke EPĈ detale raportadis mian privatan vojaĝon viziti lokajn esperantistojn en la provinco Shandong kaj urbo Tianjin.

 

    Mi elkore dankas la profesiajn esperantistojn de ĈEL kaj Esperanto-redakcioj de EPĈ kaj ĈRI, ke ili bonvenigis min, donacis al mi librojn kaj revuojn kaj ne ŝparis tempon por mi. Mi estas tre ĝoja, ke mi povis rigardi la oficejojn de la profesiaj esperantistoj kaj interparoli rekte kun ili.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng