2010-07-12
La 11-an de julio, la ĉina centra banko - Ĉina Popola Banko publikigis statistikajn donitaĵojn, kiuj montras, ke ĝis la fino de junio, la ŝtata fremdvaluta rezervo de Ĉinio atingis 2454,3 miliardojn da usonaj dolaroj, je 15% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, okupante la unuan lokon en la mondo laŭ la totala sumo.
Rilate al demando, kiamaniere Ĉinio uzos tiel kolosan fremdvalutan rezervon, la ĉina Ŝtata Fremdvaluta Administracio faris eksplikon antaŭ nelonge dirante, ke Ĉinio ne prenos la fremdvalutan rezervon kiel "atom-armilon" influantan la alilandan ekonomion, ne ĉasos reg-rajton al investatoj, kaj precipe, la ĉina fremdvaluta rezervo ne investis al akcioj de la usonaj kompanioj Fannie Mae kaj Freddie Mac. Cetere la investado de la ĉina fremdvaluta rezervo iros laŭ pluralismo.
La statistikaj donitaĵoj de la ĉina centra banko montras ankaŭ, ke en la fino de junio, la kurzo de Renminbi estis 6,7909 juanoj kontraŭ 1 usona dolaro, je 366 punktoj pli alte ol tiu en la 19-a de junio, kiam la ĉina centra banko proklamis pluapaŝe akceli reformadon de la kurza mekanismo de Renminbi.
(el reta ĈRI)
Redaktorino: Chen Ji
|