Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vojaĝo en Ĉinio (VI) - Tianjin
2010-07-12

de Sawaya Yûiti

 

    La 20-an de majo, matene, mi veturis al Tianjin per superekspreso Harmonia, kiu ligas Pekinon kaj Tianjin per nur 30 minutoj da veturado. Min bonvenigis s-roj Cao Baozhu, ĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA), kaj Han Daqiang kun la verda standardo ĉe la stacidomo de Tianjin. Ni unue veturis al laborejo de s-ro Cao per aŭto de s-ro Han, ĉar s-ro Cao eliris el sia laborejo pormomente por vidi min ĉe la stacidomo. Li laboras en la buroo de Komitato por Disvolvo kaj Reformo de la urbo Tianjin. S-ro Han gvidis min al la Paca Komerca Strato, kie nur elektraj aŭtoj estas permesitaj veturi kaj restas malnovaj konstruaĵoj de franca kaj japana arkitekturoj en la kolonia tempo.

 

    Ankaŭ en Tianjin abundas aŭtoj, sed absolute mankas parkejoj en la meza parto de la urbo, do oni uzas spacojn en flankaj stratoj kiel parkejojn por aŭtoj. En tiaj subĉielaj parkejoj atendas oficiale agnoskitaj loĝantoj-gardistoj por kolekti "imposton" por parki aŭton. Kiam s-ro Han sukcesis trovi taŭgan spacon por parki sian aŭton, tuj aperis impost-kolektisto antaŭ li.

 

    Ni promenis laŭ la komerca strato Jinjie kaj eniris malnovan francan katedralon Xikai. En la interno estis agrable malvarmete kaj kviete kontraste al la eksteraj varmeco kaj bruoj. S-ro Han Daqiag estas inĝeniero kaj afabla kaj gaja persono en la aĝo de 40 jaroj. Mi aŭdis, ke li estas kristano. Kiam mi demandis lin, ĉu li sukcesis esperantistigi sian edzinon, li respondis al mi, ke ne, sed ŝi bone komprenas lin kaj subtenas lian aktivadon pri Esperanto.

 

 

 S-ro Cao Baozhu (maldekstre) kaj s-ro Han Daqiang (dekstre) en Esperanto-dometo

 

    Ni reveturis al la laborejo de s-ro Cao tagmeze por havi tagmanĝon kune kun li. Post tagmanĝo en kafejo proksima al lia laborejo ni faris viziton al Esperanto-dometo en Tianjin, kie nin atendis s-ino Liu Jun, vicĝenerala sekretario de TEA. La Esperanto-dometo estas tutmonde konata pro la filmeto en retpaĝaro You Tube. Multaj esperantistoj el diversaj landoj jam vizitis ĝin. Al mi ŝajnis, ke pli multiĝis kolektitaj Esperantaĵoj ol en la filmeto kaj pli ol duonon de la dometo okupas Esperantaj libroj kaj aliaj. Kaj samtempe multe progresis parolkapablo de la posedanto de la Dometo. En la filmeto prenita en 2003, s-ro Cao iom balbute diris, ke li ne estas lerta en parolado de Esperanto, sed nun li ja tre flue kaj elokvente parolas nian lingvon. Li estas unu el gravaj aktivuloj de TEA. S-ro Cao konfesis, ke kiam li faris la Esperanto-dometon, liaj edzino kaj filo malkonsentis pri la konstruo, sed ili nun komprenas lin. Mi donacis al la Esperanto-dometo kelkajn Esperantajn librojn kunportitajn. S-ro Cao reiris al sia laborejo por labori, kaj s-ino Liu Jun kaj s-ro Han gvidis min per aŭto posttagmeze.

 

    Ni iris al la malnova kultura strato Guwenhuajie, kiu etendiĝas 600m. longa kun belaj tradiciaj du-etaĝaj domoj en stilo de la epoko de Qing-dinastio. Estis tre interese vidi diversajn vendejojn en la strato. S-ino Liu Jun rekomendis al mi provi frandi faman lokan kuketon "mahua". Ĝi havis simplan kaj karmemoran guston, kiu rememorigis min pri kuketoj faritaj de mia patrino, kiam mi estis infano. "Mahua" tre plaĉis al mi.

 

 S-ino Liu Jun (maldekstre) en vendejo de pu'er-teo 

 

    Ĉiuj mezaĝaj sinjorinoj estas kapablaj negocistoj pri rabato en aĉetado. Ankaŭ s-ino Liu Jun ne estas escepto. Dank' al ŝia helpo, mi akiris silkajn skarpojn kaj keston da "pu'er-teo" je malkara prezo por donacoj al miaj parencoj kaj amikoj. Laŭ mia kriterio, vojaĝdonacoj por parencoj kaj amikoj devas esti unue malpezaj kaj malgrandaj. Al mi estas terure kaj ne elteneble vojaĝi longan tempon kun vojaĝvalizo plena de pezaj kaj volumenaj donacoj aŭ memoraĵoj de vojaĵo por parencoj kaj amikoj.

 

    S-ino Liu Jun vojaĝis Eŭropon 2-foje, ĉar ŝia filino nun studas en Pollando. Mi petis ŝin akcepti mian viziton al ŝia hejmo, se eblas. Ŝi proponis al mi, ke ni vizitu hejmon de ŝiaj gepatroj, ĉar ŝia hejmo estas tro fora de la nuna loko por reiri ĝis la malfermo de la sekvanta programero por mi. Mi konsentis tion. Ni tuj vizitis hejmon de ŝiaj gepatroj. Ili loĝas en apartamento sur la teretaĝo. La gepatroj kaj ilia ĉarma hundeto bonvenigis nin malgraŭ nia abrupta vizito. La apartamento havas loĝĉambron, dormĉambron, gastĉambron, modestajn manĝĉambreton, kuirejon kaj duŝejon kun necesejo. Al mi ŝajnis, ke ĝi estas iom pli malvasta ol tiu de s-ro Yu en Rizhao, sed havas sufiĉe vastan spacon por la gepatroj. Ĉiuj necesaj hejmmastrumaj elektraĵoj estas ekipitaj: likvakristala televidilo sur la muro en la loĝĉambro kun video-registrilo, mikroonda forno, aŭtomata rizkuirpoto, elektra fridujo, elektra lavmaŝino ktp. Ŝia patrino bezonas rulseĝon, ĉar ŝi havas malfacilaĵon je la genuoj. En la kuirejo troviĝis kelkaj malplenaj ladskatoloj de biero. Ŝia patro ŝatas bieron kaj ĉiuvespere li kutimas drinki ladskatolon da biero.

 

    Vespere ni vizitis Tianjin-an Fremdlingvan Universitaton, kie nin atendis s-ino Luan Huiqin, profesoro pri la angla lingvo, vicprezidanto de TEA. Ankaŭ s-ro Cao Baozhu venis ĉi tien post sia laboro. Prof. Luan Huiqin regalis nin en unu el la universitataj manĝĉambroj per vespera bankedo. Mi sola drinkis duonon de botelo da ĉina vino. Por mi estis unuafoje drinki ĉinan vinon. Ĝi estis tre bongusta. Ŝi donacis al mi kelkajn Esperantaĵojn kiel memoraĵojn en la nomo de TEA. Mi elkore dankas ŝin pro ŝia gastamo.

 

    En bona ebrieto pro la bongusta vino, mi partoprenis ĉiuĵaŭdan lernokunsidon de TEA en kultura ĉambro de la universitato. Feliĉe mi vizitis Tianjin ĝuste en ĵaŭdo. Min ĝojigis, ke mi renkontiĝis kun tiel multaj esperantistoj, de junaj ĝis maljunaj en la lernokunsido. Kelkaj el ili eĉ donacis al mi ĉarman memoraĵon. Ni havis tre agrablan tempon plenan de esperantisteca etoso, kaj ĝuis interparoli en Esperanto kun ĉiuj ĉeestantoj. Ili ĉiuj estis tre gastamaj.

 

    Mi bone komprenas, ke necesas tiom da energio por teni semajnan kunsidon, kaj ke al la Esperanto-grupo necesas pluraj aktivaj membroj, kiuj ĉiam prizorgas tion.

 

    Laŭ mia vido, Tianjin-a Esperanto-Asocio havas sufiĉe firman grundon de Esperanto-movado en ĉiuj flankoj: multaj kapablaj aktivuloj por la movado, fervoraj membroj kaj subtenantoj de Esperanto en universitato, kio ebligas al TEA havi semajnan lernokunsidon por siaj membroj, same kiel aktivaj Esperanto-grupoj en japanaj urboj.

 

    Al mi ŝajnis, ke la ekzisto de pluraj bonaj Esperanto-parolantoj efikas por teni tiun ĉi bonan atmosferon kaj bonan kutimon emi praktike paroli en Esperanto en kunsido. Kaj tio devas esti alte taksata, mi pensas. Do, mi vidas, ke Tianjin-a Esperanto-Asocio aktivas ortodokse.

 

    Mi bedaŭras, ke mi havis kun mi tro malmulte da miaj nomkartoj kun la retadreso por doni al ĉiuj ĉeestantoj. Mi tute ne supozis, ke mi renkontos tiel multe da esperantistoj dum la vojaĝo. La alia mia bedaŭro en Tianjin estas, ke mi ne povis vidi s-ron Han Zuwu, prezidanton de TEA, kun kiu mi kontaktis rete antaŭ la vojaĝo, ĉar la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA) decidis sendi lin al la 62-a Kongreso de IFEF en Sofio, Bulgario, kiel reprezentanton de ĈFEA. La kongreso okazis de la 6-a ĝis la 21-a de majo, ĝuste dum mia restado en Ĉinio.

 

    La ĝoja tempo de la lernokunsido fluge forpasis kaj venis la tempo, kiam mi devis ekiri al la fervoja stacidomo por preni la komfortan superekspresan trajnon. S-ro Cao kaj s-ino Liu akompanis min per aŭto al la stacidomo. Mi prenis 21:45-an trajnon al Pekino, kaj post unu horo mi jam estis en mia hotelo proksime al Xizhimen, Pekino.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng