Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kongreso de LBV pri edukado
2010-07-12

 

    Per la temo "Disciplino: ia rigardo preter la intelekto", Legio de Bona Volo (LBV) (http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=72651&cs=14&ci=6) okazigis, en la tagoj 29-a kaj 30-a de junio kaj la 1-a de julio, sian 8-an Internacian Kongreson pri Edukado. Per la evento, kiu okazis en la Instituto pri Edukado José de Paiva Netto (Av. Rudge, 700, Bom Retiro, San-Paŭlo/SP), oni celas instigi diskutadon pri la graveco aldoni valorojn etikajn, moralajn kaj spiritajn al la intelekta aspekto de la Homo, kaj ankaŭ venigi proponojn, kiuj signife kontribuu al la konservado kaj al la batalo kontraŭ perforto en la lerneja medio.

 

    La programo inkluzivas ankaŭ la rondo-tablon "Mal(Disciplino) - Iloj por edukado cele al superado de defioj" kaj ankaŭ la pedagogiaj metiejoj, kiuj, konsidere al la universala formiĝo de la gelernantoj, prezentos aktualajn metodojn pri praktiko en lernoĉambro: "Lingva akiro kiel disciplina helpo"; "Angla lingvo: sen okazo por monotoneco"; "La ĉiutago kaj esprimpovo en arto"; "Kooperaj ludoj por konduko de disciplino"; "Interkonaj aranĝoj kaj ludoj por konstruo de disciplino"; "Religare: naturmedia konsciiĝo", "Aktualaĵoj en la formado de la ekumena civitano"; "Strategioj por bona disciplino en lernoĉambro"; "La emocia etoso estas esenca por estiĝo de lernado"; "Muzikoterapio kaj memdisciplino"; "Utiligo de interkonaj retejoj por produktado de tekstoj"; kaj "Disciplino, integriĝo kaj ensocietiĝo".

 

    Metodologio pri lernado kiu aldonas valorojn al la intelekto

 

    Kreita de la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo, la ĵurnalisto kaj edukanto José de Paiva Netto (http://www.paivanetto.com.br/index.php/esp), kaj sukcese uzata en la lerneja reto kaj en la sociedukaj programoj de la Institucio, la eduka metodo de LBV konsistas el Pedagogio de Amo, celanta aktivadojn por infanoj aĝantaj ĝis 10 jaroj, kaj el Pedagogio de la Ekumena Civitano, celanta agadojn por aĝuloj ekde 11 jaroj. Tiu pionira pedagogia propono, kies ĉefa celo konsistas en la promocio de ia Kulturo de Paco, havas propran metodologion, nome MAPREI (Metodo por Lernado per Esploro Racia, Emocia kaj Intuicia), per kio la edukatoj ĝuas, krom la altvalora efiko de pedagogio por disvolviĝo de la intelekto, pli profundan sperton pri la valoroj kaj pri la Ekumena Spiritualeco (http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=68421&cs=14&ci=6), tiel ke ili plivastigu la sanigan medion de la lernejo ĝis la komunumo, kie ili vivas. Nepras reliefigi, ke, ĉar la edukejoj de LBV prezentas indicon de antaŭtempa forlaso nulan kaj bonajn rilatojn inter la lernantoj, krom la skipo de profesiuloj laborantaj en situacioj sen agresemo, ili diskonigadis al tiuj vizitantaj organizaĵoj la bonajn agadojn entreprenatajn, kiuj pozitive ĉeestas en ĉiuj medioj kunuzataj de la edukatoj.

 

Esperantigita de Joseo Tenorjo

Revizio de Maria Aparecida da Silva

(El (http://www.boavontade.com))

Redaktoro: Li Jianhua

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng