Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vojaĝo en Ĉinio (VII) - En revena aviadilo
2010-07-12

de Sawaya Yûiti

 

    Frumatene de la 22-a de majo, mi prenis la aviadilon de Pekino al Sapporo (Titose).

 

    Apud mi sidiĝis du ĉinaj junulinoj pli-malpli 20-jaraĝaj kun grandaj sakoj kaj valizoj, kiuj evidente malobeis la regulon de la aviadila kompanio. Post granda prezaltiĝo de benzino, ĉiuj aerkompanioj enkondukis regulon, ke ankaŭ valizo aŭ sako kunportita de pasaĝero en la aviadilon estu unu sola kaj ĝia volumeno kaj pezo estu en la indikita limigo, respektive. Mi demandis la apudulinon, ĉu ŝi vojaĝos en Hokkaido. Ŝi respondis balbute en la japana, ke ŝi ne estas vojaĝanto, sed "staĝanto". Mi plue demandis ŝin per ĉinaj literoj, kie ŝi laboros. Ŝi responde diris en la japana, ke ŝi laboros en Tokoro laŭ la 3-jara laborkontrakto, kaj nun en la aviadilo estas grupo de 30 ĉinaj junulinoj-staĝontoj inkluzive de ŝi. Ŝi diris, ke ŝi estas el Zhangqiu de Ji'nan. Tokoro estas urbeto fronta al Oĥotska Maro, nun parto de la urbo Kitami. Fiŝkaptado kaj marprodukto-prilabora industrio kaj agrikulturo estas ĝiaj ĉefaj industrioj. Mi aŭdis iam, ke ĉinaj staĝantoj kaj provatoj-laboristoj diligente laboras en la marprodukto-prilaboraj fabrikoj. Mi ne povas ne deziri, ke la gajaj ĉinaj junulinoj-staĝantoj havu bonajn spertojn en la japana vivo dum la 3 jaroj.

 

    Ankaŭ en Hokkaido venas multaj ĉinaj staĝantoj, kiuj laboras ĉefe en la kampo de agrikulturo. La staĝsistemo por eksterlandanoj de la japana registaro komenciĝis en 1993. Laŭ Ministerio pri Justico, ĉ. 192 000 staĝatoj kaj provatoj-laboristoj restis en Japanio en 2008. Du trionoj de ili venis el Ĉinio.

 

    La japana registaro ne permesas al eksterlandanoj labori en Japanio kiel netrejnitaj laboristoj sen specialaj scipovoj kaj tekniko pri faka afero.

 

    La staĝsistemo por eksterlandanoj celas subteni transplanti industriajn teknikojn al disvolviĝantaj landoj pere de staĝitoj, kiuj praktike proprigis al si teknikojn, spertecon kaj sciojn en produktado dum la staĝado en japanaj industrioj: ili lernas maksimume unu jaron kiel staĝato, kaj eblas daŭrigi laboron kiel provatoj-laboristoj plue maksimme 2 jarojn.

 

    Sed en realo la staĝsistemo por eksterlandanoj havas alian funkcion krom la originala ideo. Se diri simple, la staĝsistemo donas malmultekostan laborforton al la japanaj akceptantoj-entreprenoj kaj bonan mon-akireblajn laborejojn pro la devizkurzo de valutoj al staĝatoj el disvolviĝantaj landoj, kio kaŭzadas kontraŭdirojn kaj seriozajn malfacilaĵojn kaj problemojn sen kompreno de la ideo de la staĝsistemo ĉe ambaŭ flankoj. Precipe, al staĝatoj estas pagataj nur por necesaj elspezoj por la staĝo kaj necesaj elspezoj por vivo, dum al provatoj-laborantoj labor-rilataj leĝoj estas aplikataj, kaj la salajro estas pagata kiel rekompenco de la laboro kaj kromhora laboro estas permesata kaj pagata por tio.

 

    Al la staĝatoj estas devigataj ricevi staĝon pri la japana lingvo, japana vivmaniero, japana kulturo ktp. por du monatoj, kaj ankaŭ devigataj partopreni en lokaj eventoj por konatiĝi kun tieaj loĝantoj kaj en lernokurso pri japanaj aferoj, okazigita de la akceptanta organizo.

 

    Sed pro ne kompreno pri la ideo de la staĝsistemo ĉe ambaŭ flankoj, ne malmulte okazis fuĝoj de staĝatoj kaj problemoj pro labor-rekompenco kaj laborkondiĉoj, foje eĉ murdoj, dum okazis atencoj de homaj rajtoj al la staĝatoj, elpreno de pasportoj de la staĝatoj por eviti fuĝon, ne pago al provatoj-laboristoj, laborigo kontraŭ laborrilataj leĝoj far la akceptantoj-entreprenoj.

 

    Laŭ enketo al ĉinaj staĝatoj en agrikultura kampo en Hokkaido en 2005, ili ankoraŭ havas ekonomian meriton: post 7 monatoj da staĝo en agrikulturo, ĉinaj staĝatoj povas ŝpari monon, kiu korespondas al 2,7-jara enspezo en sia malriĉa hejmvilaĝo en Ĉinio, se ili vivas modeste dum la staĝo en kamparo de Hokkaido. Kaj por la japanaj bienuloj ankaŭ estas ekonomia merito pro akceptado de staĝatoj: ili bezonas nur duonon da kosto ol dungi japanajn laboristojn por 7 monatoj, de printempo ĝis la fino de aŭtuno. Esence, al agrikulturo kaj aliaj kampoj de la primara industrio en Hokkaido mankas junaj laborfortoj. Japanaj junuloj evitas "3K-laborojn", t.e. Kitui (severajn), Kitanai (malpuriĝajn) kaj Kikenna (danĝerajn) laborojn.

 

    Laŭ la sama enketo al ĉinaj staĝantoj, nur 48% de ili respondis, ke post la staĝo ili deziras labori en agrikultura kampo kun ellernitaj japanaj kultivaj teknikoj, aliaj deziras labori en alia kampo krom agrikulturo kun ŝparita monsumo. Do, supozeble, la japana staĝsistemo por alilandanoj disiĝis de la origina ideo en ĉiuj kampoj.

 

    Ekde la 1-a de julio 2010, la reviziita leĝo pri la migro aplikiĝas ankaŭ al la staĝantoj-alilandanoj: la staĝatoj kaj provatoj-laborantoj estu egale traktitaj, inkluzive de rekompenco por laboro. Nuliĝos la distingo inter staĝatoj kaj provatoj-laborantoj, kiu kaŭzis ĉefajn problemojn kaj plendojn ĉe staĝantoj, sed la esencaj problemoj pri enmigraj laborantoj en Japanio ankoraŭ ne estas solvitaj.

 

    Restas fakto, ke akceptantoj-entreprenoj atendas de provatoj-laborantoj malmultekostan laborforton kiel netrejnitajn laboristojn. Parto de akceptantoj-entreprenoj laborigas provatoj-laborantojn en malbonaj kondiĉoj, ofte kun malalta laborpago aǔ senpago, kontraǔ la labor-leĝoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng