2010-07-12
La nekonformista franca humuristo Pierre Desproges (pjer deproĵ -- 1939-1988 -- ĉe WikiTrans) foje ŝercis pri Esperanto en sia "Dictionnaire superflu à l'usage de l'élite et des bien nantis" (Superflua vortaro uzebla por la elito kaj la riĉeguloj -- franclingva teksto, Esperantlingva traduko).
Multe da skeĉoj kaj humuraĵoj estas legeblaj kaj spekteblaj ĉe http://desourcesure.com/medialand/2008/09/desproges_part_en_live_sur_int.php kaj ĉe http://www.dailymotion.com/pierredesproges.
Inter liaj citaĵoj, tiu ĉi estas sufiĉe konforma al la realeco: "Il ne faut pas désespérer les imbéciles, avec un peu d' entraînement, on peut en faire des militaires." (Ne endas malesperi pri la stultuloj, per iom da trejnado, oni povas fari el ili militistojn.)
Tute aktuala estas lia skeĉo À Mort le Foot (Morton al futbalo) pri la nuna opio de la popolo, post la senglora malvenko de la franca futbalskipo en Sudafriko.
Francio havas ne nur Bling-Bling-Prezidenton, ĝi havas ankaŭ Bling-Bling-futbalan teamon. Feliĉe, Hungario jam delonge donas al la mondo de Esperanto nekompareble pli interesajn kaj valorajn homojn.
Oni memoru ke, en 1998, la skipo de Francio kaj ties subtenantoj ridinde uzis anglalingvan sloganon: "We are the Champions!" (Ni estas ĉampionoj!)
Traduko de la menciita skeĉo estis iom malfacila, ĉar la vorttrezoro kaj parolmaniero de Desproges estis nekutima. Plibonigoj estas permesataj.
Ĉu sporto, kaj aparte futbalo, estas same kretenigaj en via lando?
Jen ĝi:
Morton al Futbalo
Jen baldaŭ kvar longaj semajnoj, ke normalaj homoj -- temas por mi pri homoj devenaj el la normo --, kun du brakoj kaj du kruroj por signifi, ke ili ekzistas, eltenas dum la daŭro de elsendo la malnobligajn senbrakajn tordiĝojn de enkalsonetigitaj ŝvitaj hordoj, kiuj vetbatalas sur la razeno por la minuskla honoro esti ĉampionoj de la piedpilko. Jen ĝuste la diferenco inter la simio kaj la futbalisto. La unua havas sufiĉe da manoj aŭ nesufiĉe da piedoj por humiliĝi per futballudo.
La futbalo. Kiu sporto estas pli malbela, pli plumpa kaj malpli gracia ol futbalo? Kiun harmonion, kiun elegantecon la baza esteto povus malkovri en la malgracia trotetado de dudek-du harkovritaj handikapuloj, kiuj puŝas la pilkon same kiel oni puŝas fekaĵon, pene anhelante vulgarajn raslojn de mortintaj bovoj. Kiu seksarda bastardo de kiu sinmasturbinta stultulo aŭdacus manifesti sian libidon freneze brakumante, kiel ili faras en okopoj, per grandaj grasaj kaj humidaj piedbatoj, ululante simiecajn gorĝbruojn, kiuj povus ŝoki uzinajn rokistojn? Kiu frostigita krudulo, kiu sencerbigita monstro de kiu nigra ordo aŭdacus ridi pri kadavroj, kiel ni tion vidis, ververe, iun vesperon ĉe Heysel*, kie viaj idoloj, katastrofaj ekstazaj goluloj, jubilis je freneza ĝojo meze de kvardek piedtretitaj mortintoj, ĉio tio, ĉar la pilkĉjo trafis la golejon?
Mi malamegas vin, futbalistoj. Vi vibrigis min nur unu fojon: la tagon, kiam mi eksciis, ke vi estis trafitaj de meksika lakso pro suĉado de aztekaj fritoj. Mi estus ŝatinta, ke la ameboj senfortigu viajn krurojn ĝis la fino de la matĉo. Sed tion Dio ne volis. Tio ne surprizis min de lia flanko. Ĝi estas kun vi. Ĝi estas same kiel vi. Ĝi estas ĉie, ĉiam, kion ajn oni faras kaj kie ajn oni kaŝas sin, oni ne povas eskapi al ĝi.
Kiam mi estis infaneto, mi longtempe kredis min nenormala, ĉar mi jam repuŝis vin. Mi sisteme rifuzis piedpilkludi en la lernejo aŭ sur la strato. Oni diris al mi: "Ah, la knabino!" aŭ ankaŭ: "Nu, li estas malsana," tiom la ideo pri nenormaleco estas solide solidara kun la nefutbalemo. Mi enmerdumas vin. Mi neniam estis malsana. Se temas pri la ineco, kiun vi suspektis, ĝi ĉiam estas en mi. Kaj ĝi puŝas min en varmaj tempoj al serĉado de la kompanio de la virinoj. Inkluzive de tiu de la viaj, kun kiuj mi ne malemas amori dum vi vibras sur la stadionoj.
Puf, puf.
Vidu ĉe Wikitrans: Heysel.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redakdoro: Wang Lihua |