Ŝanhaja Monda Ekspozicio celebris la unuan Tem- tagon de Volontuloj
2010-07-12
Volontulo montras al vizitanto la vojon.
La 10-a de julio estas “Tem-tago de Volontuloj” de Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Laŭdire, en ŜME, ĉirkaŭ 80 000 ĝardenaj volontuloj, 10 000 urbaj staciaj volontuloj kaj preskaŭ 2 milionoj da urbaj civilizaciaj volontuloj sinsekve iras al siaj postenoj en Ŝanhajo. Ili donas helpojn al vizitantoj el diversaj lokoj en la ĝardeno de ŜME kaj en aliaj lokoj ĉirkaŭ la urbo.