Okazos la 30-a Esperantista Somera Semajno en Chongqing
2010-07-13
Laŭ decido de la 3-a konsilantara kunveno de la Chongqing-a Esperanto-Asocio (CEA) en 2010, de la 13-a ĝis la 16-a de aŭgusto okazos la Konferenco Celebra al la 30-jariĝo de la Fondiĝo de CEA kaj la 30-a Esperantista Somera Semajno en Chongqing. La organizanto invitas esperantistojn en- kaj eksterlandajn ĉeesti la aktivadon, kies temo estas "Ĝojaj Esperantistoj, Harmonia Internacia Familio."