2010-07-13
 Esperanto-tulipo |
|
 Rozo |
|
 Esperanto-klematito |
Unuj post la aliaj ekfloradas la specialaj Esperanto-floroj en la ĝardeno de la Interkultura Centro Herzberg. Ĉiuj tri plantoj estas oficiale registritaj kun la nomo "Esperanto", la tulipo estas sufiĉe konata, malpli la Esperanto-klematito kaj la Esperanto-rozo ŝajne estas jam raraĵoj, ne estas mendeblaj ĉe florvendistoj, sed videblaj inter la multaj rozoj de la Eŭropa Rozario (rozĝardenego) en Sangerhausen.
Estas ĝojige vidi la bele florantajn plantojn, kiuj per siaj koloroj, odoroj dankas la prizorgadon.
(el esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|