Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Speciala trajno por ŜME de 2010 oficiale ekfunkciis en Santiago, ĉefurbo de Ĉilio
2010-07-14

de LUAN XIANG

 


Speciala trajno por ŜME de 2010 oficiale ekfunkciis en Santiago, ĉefurbo de Ĉilio.

 


Lü Fan (meze), ĉina ambasadoro en Ĉilio, Hernan Somerville (maldekstre), ĝenerala direktoro de la Ĉilia Pavilono, kaj Raphael Bergoeing, prezidanto de la Santiaga Metroo-Kompanio, en la speciala trajno por ŜME en 2010 

 

    La 30-an de junio, speciala trajno por ŜME de 2010 oficiale ekfunkciis en Santiago, ĉefurbo de Ĉilio, tio celas diskonigi al ĉiliaj popolanoj ŜME kaj la Ĉilian Pavilonon en la ĝardeno de ŜME.

 

    La trajno konsistas el 7 vagonoj, ene ornamitaj per abundo da fotoj pri ŜME kaj pri la Ĉilia Pavilono en la ĝardeno de ŜME. Tio kontentigas bezonon de la ĉiliaj popolanoj, kiuj deziras rigardi ŜME en la alia bordo de Pacifiko.

 

    S-ro Lü Fan, ĉina ambasadoro en Ĉilio, kiu ĉeestis la ceremonion de ekfunkcio de la trajno kaj veturis per ĝi, diris en sia salutvortoj, ke funkciigo de la speciala trajno por ŜME montras grandajn atenton kaj fervoron de la ĉiliaj registaro kaj popolo al ŜME, kaj samtempe ludas pozitivan rolon en pluapaŝa diskonigo de la ideologio de ŜME “Bela urbo, bela vivo” al la ĉilia popolo, akcelado de interkompreno kaj amikeco inter la ĉina kaj ĉilia popoloj, kaj en antaŭenpuŝo de ampleksa disvolviĝo de la dulandaj interrilatoj.

 

    Hernan Somerville, ĝenerala direktoro de la Ĉilia Pavilono en la ĝardeno de ŜME, esprimis, ke pere de la fotoj kaj prezentoj en la speciala trajno ĉiliaj popolanoj povas koni la homojn pene laborantajn en ŜME, kiel figuraj ambasadoroj de la lando, kompreni kiel Ĉilio kreos pli belajn urbojn kaj plibonigos la popolan vivon, ĝui resonan lignon kaj ĉilian muron en la Ĉilia Pavilono sen vojaĝi al Ŝanhajo kaj persone viziti la pavilonon.

 

    Raphael Bergoeing, prezidanto de la Santiaga Metroo-Kompanio, diris, ke ege granda bonŝanco estas por metroo, ke ĝi, kiel ŝlosila faktoro en plibonigo de la vivo en urboj, povas partopreni en ŜME kaj kunligi la landanojn kun tiel grava internacia evento.

 

    La speciala trajno funkcias por 4 monatoj, de la 30-a de junio ĝis la fermo de ŜME. En la tago, kiam la trajno ekfunkciis, multaj urbanoj veturis per ĝi speciale por "rigardi la Mondan Ekspozicion".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng