2010-07-14
 |
Chui Sai On (la dua de maldekstre) vizitas Nanshan-mezlernejon en Mianyang konstruitan helpe de la Maka-a Speciala Administra Regiono. |
La 11-an de julio la Delegacio de la Ĉina Maka-a Speciala Administra Regiono gvidata de ĝia ĉefo Chui Sai On atingis Sichuan-provincon por informiĝi pri rekonstruado de lokoj trafitaj de la granda tertremo de Wenchuan en 2008. En la 11-14-a de julio la delegacio veturos al Chengdu, Mianyang, Guangyuan kaj aliaj tertreme trafitaj lokoj por inspekti programojn monhelpitajn de la registaro de la Maka-a Speciala Administra Regiono kaj ĉeesti altrangan laborkunvenon pri rekonstruado post la tertremo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|