2010-07-14
La 12-an de julio, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao intervidiĝis en Pekino kun honora prezidanto de Ĉina Kuomintango Wu Boxiong kaj liaj sekvantoj. Hu Jintao emfazis, ke la frama interkonsento pri ekonomia kunlaboro inter la du bordoj de Taiwan-markolo estas bona interkonsento, kiu serĉas interesojn de la popolo kaj reciprokajn profitojn kaj gajnojn por ambaŭ flankoj kaj havas profundan influon. Ĝi estas konforma al la komunaj profitoj de la dubordaj popoloj kaj al la ĝeneralaj interesoj de la ĉina nacio.
En la intervidiĝo, Hu Jintao alte taksis la pozitivan kontribuon de Wu Boxiong por akceli la disvolviĝon de la rilatoj inter la du partioj kaj la du bordoj.
Retaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi |