Decidiĝis liveranto de kernaj aviad-elektronikaj prilaboraj sistemoj de larĝa aeroplano fabrikota de Ĉinio
2010-07-14
La tri kompanioj subskribas kontrakton.
En la 12-a de julio, Ĉina Kompanio de Komercaj Aeroplanoj, kompanio Ĝenerala Elektro kaj kompanio Ĉina Aviada Industrio subskribis kontrakton, kiu konfirmis, ke la kompanio kune investita de la lastaj du kompanioj esploros kaj fabrikos por la larĝa aeroplano C919 sistemojn de aviad-elektronika kerna procesoro, monitoro, konservado kaj riparado de aerportataj ekipaĵoj kaj registrado dum flugado.