2010-07-14
 |
La kunveno por rekomendi bonkvalitan rizon de Ningxia |
|
Montrataj bonkvalitaj riz-specoj de Ningxia |
La 13-an de julio, registaro de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono de Ĉinio okazigis en Pekino kunvenon por rekomendi bonkvalitan rizon de Ningxia, cele plifortigi interŝanĝon kaj kunlaboron inter la agrikulturo de Ningxia kaj la entreprenoj enlandaj kaj eksterlandaj, plialtigi la merkatan konkurforton de industrio de bonkvalita rizo de Ningxia.
Ningxia troviĝas en la meza kaj la supra partoj de la Flava Rivero. Kun longa historio de terkulturo, ĝi estas produktejo de bonkvalita rizo de Ĉinio. En la lastaj jaroj Ningxia emfazis disvolviĝon de industrio de bonkvalita rizo. En 2010 la kultivata areo de rizo en Ningxia ampleksas ĉirkaŭ 80, 000 hektarojn. La kultivata areo de bonkvalita rizo, kiu estas ĉefe rekomendita, jam estas pli ol 46, 000 hektaroj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi
|