2010-07-15
 Skulptita ankro antaŭ la Ĉina Navigada Muzeo |
|
 Vizitantoj en la Ĉina Navigada Muzeo |
Antaŭ kelkaj tagoj la Ĉina Navigada Muzeo malfermiĝis en la nova distrikto Pudong de Ŝanhajo, Ĉinio. Ĝi estas nun ununura ŝtatnivela muzeo pri navigado. La muzeo eksponas milojn da arkeologiaj restaĵoj, kiuj prezentas navigadan historion, navigadan kulturon, havenon, ŝipkonstruadon, surmaran savadon k. t. p. Ankaŭ per modeloj, scenoj, plurmedio, mediosimulado kaj aliaj rimedoj oni ĉiuflanke prezentas la navigadan kulturon kaj navigadan historion de Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi
|