Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ceremonio de la Tago de la Pavilono de Orienta Timoro
2010-07-16


Prezidento de Orienta Timoro JoséManuel Ramos-Horta parolas en la ceremonio.

 


Vicministro de Ĉina Ministerio de Publika Sekureco Liu Jing parolas en la ceremonio. 

 


En la ceremonio, aktoroj el Orienta Timoro prezentas programerojn kun naciaj trajnoj. 

 


Prezidento JoséManuel Ramos-Horta kaj aliaj gastoj el Orienta Timoro en la Ĉina Pavilono 

 

    En la 13-a de julio okazis ceremonio por la Tago de la Pavilono de Orienta Timoro de ŜME en la Centro de Monda Ekspozicio.

 

    La Pavilono de Orienta Timoro troviĝas en la Azia Komuna Halo. La stilo kaj la desegno de la ligna pordego de la pavilono estas similaj al tiuj de la pordego de la prezidenta palaco. En la pavilono skulptitaj lignaj geviroj alte starantaj sur du finoj de la ligna boato simbolas mision kaj esperon de la lando. Krom lignoskulptaĵoj kaj metiartaĵoj, oni povas ankaŭ per la plurmediaj bildoj koni belan tagon de Orienta Timoro: ĉielruĝo en mateno, sunbrilo en tagmezo, krepusko en vespero, oni terkulturas kaj fiŝkaptas, kaj la vivo estas kvieta kaj senzorga.

 

    Kiel parto de la aktivado de la pavilona tago, Lensu Mutin of Suai, Lahane Group, Timor Frak Lezeval Groups kaj aliaj naciaj kantaj kaj dancaj grupoj de Orienta Timoro donos prezentojn en la verda halo de la Centro de Monda Ekspozicio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng