Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Herzberg am Harz pli kaj pli internaciiĝas
2010-07-16


Urbocentro de Herzberg  

 


Kastelo de Herzberg  

 


Interna korto de la kastelo de Herzberg  

 


 Jues-lago en Herzberg  

 


Sago en Herzberg  

 


Joachim Gießner-monumento 

 


 Dulingva ŝildo pri akvofalo  

 


La urba biblioteko Herzberg  

 


Turisma oficejo de Herzberg

 


Domo de la renkontiĝo en Herzberg 

 

    La Interkultura Centro Herzberg, la Esperanto-urbo, dissendis sian dekan informleteron sub la titolo "fiera bilanco 4-jara naskiĝtago Herzberg -- la Esperanto-urbo (Informletero 10)". Longa estas la listo de efektivigitaj kaj efektivigotaj projektoj. Esperanto vere vivas en Herzberg. Ekzemple, tri restoracioj havas menuo-karton en Esperanto, kaj ekzistas tri Esperanto-pladoj. La agado de la tieaj Esperanto-aktivuloj povus inspiri multajn grupojn kaj asociojn tra la mondo, ankaŭ izolitajn aktivulojn. Ĝia retejo estas nun multlingva: http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=77507155.

 

    Prezento de la urbo en Esperanto: http://www.herzberg.de/staticsite/staticsite.php?menuid=313. La informletero estas ricevebla laŭ simpla peto ĉe esperanto-zentrum @ web.de.

 

    Pri la urbo Herzberg

 

    Herzberg am Harz (HERCberk ĉe Harco) estas urbo en la sudo de Malsupra Saksio, ĉe la suda rando de Harco, ekzakte tie, kie la rivereto Sieber eliras el la mezmontaro Harco. Ĝi situas en distanco de 32 km. nordoriente de Göttingen kaj 90 km. sudoriente de Hannover.

 

    Supre de la urbocentro sur monto staras kastelo. Tiu kastelo unuafoje estis menciita en donacdokumento de Henriko la Leono (germ. Heinrich der Löwe) de la jaro 1154. Ĝi estas unu el la maloftaj kasteloj de trabfaka konstrumaniero. De 1158 ĝi estas en posedo de la dinastio de Velfoj. Krom unuainstanca tribunalo en ĝi troviĝas muzeo pri stanfiguroj, pri la historio de la regiona forstmastrumado kaj pri la kastelo mem.

 

    En la jaro 1929 Herzberg ricevis urbajn rajtojn. Intertempe al ĝi apartenas ankaŭ la iam memstaraj lokoj Lonau, Scharzfeld, Sieber kaj Pöhlde.

 

    Laŭ decido de la urbaj deputitoj, de la 11-a de julio 2006 la urbo portas la nomon "Herzberg am Harz -- die Esperanto-Stadt/ la Esperanto-Urbo".

 

    Esperanto en Herzberg

 

    En Herzberg troviĝas la Interkultura Centro Herzberg (ICH). Kiel Germana Esperanto-Centro, ICH servas kiel klerigejo de Germana Esperanto-Asocio, krome ĝi estas kulturcentro de UEA. Esperanto ankaŭ plenumas gravan rolon en la kunlaboro de Herzberg kun la pola partnera urbo Góra.

 

    Ekde la 12-a de julio 2006 Herzberg uzas oficialan kromnomon "la Esperanto-urbo". Por tio voĉdonis ĉiuj kvar partioj en la Herzberg-a urboparlamento. Poste urbestro Gerhard Walter ricevis centojn da gratuloj el la tuta mondo.

 

    Esperanto-agado en Herzberg komenciĝis en la 1960-aj jaroj, kiam Joachim Gießner [:joaĥim gisner:] ekinstruis la neŭtralan pontolingvon. Li estis dum 46 jaroj tre aktiva prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio, dum 22 jaroj prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj tradukis ĉirkaŭ 400 kantojn en Esperanton. La regiona klubo Esperanto-Societo Sudharco (Südharz) festis en 2001 sian 25-jaran jubileon per kleriga kaj kultura aranĝo kun internacie elstaraj partoprenantoj en la kastelo super la urbo. Klerigado kaj kulturo estas la precipaj laborkampoj de la Herzberg-aj esperantistoj. Interkultura Centro Herzberg funkcias interalie kiel filio por klerigado kaj kulturo de la Germana Esperanto-Asocio kaj klerigcentro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Dum la tuta jaro okazas Esperanto-kursoj, pluklerigaj studsesioj, fakaj kursoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj. Herzberg estas germana kaj internacia centro por klerigado de Esperanto-instruistoj.

 

    Speciale sukcesa estas la apliko de Esperanto por vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando. En aprilo 2005 la urbestroj Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon. Esperanto estas instruata en la lernejoj de ambaŭ urboj. En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en arbara junular-feriejo en Herzberg-Pöhlde. Similaj renkontiĝoj, kun eĉ pli internacia partoprenantaro, okazos laŭplane en ĉiu somero.

 

    Herzberg fariĝu Esperanto-modelurbo kun dulingvaj vojmontriloj, manĝkartoj en Esperanto kaj multaj aliaj ofertoj por esperantistaj gastoj. Unuaj paŝoj al tiu celo jam videblas: multloke vojmontriloj gvidas al "Esperanto-Centro", kaj la restoracio sur monto "Großer Knollen" en januaro 2007 surtabligis la unuajn Esperanto-manĝkartojn de la Esperanto-urbo.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng