2010-07-16 La gazeto "Le Monde" publikigis, la dekan de julio 2010, artikolon de la franca filozofo Michel Onfray sub la titolo "Les deux bouts de la langue" (laŭvorte: "La du ekstremaĵoj de la lingvo", t. e. la du kontraŭaj aspektoj de la lingvo), en kiu li esprimiĝas favore al Esperanto. Aperis multaj komentoj, ĝis nun plejparte negativaj, ofte histeriaj, al lia artikolo favora al Esperanto.
Reagoj estas bonvenaj, sed, bedaŭrinde, nur abonantoj de la gazeto povas reagi...
Fakte, tiu artikolo estas antaŭparolo de aperonta Esperanto-traduko de lia libro "Traité d' Athéologie", kiun la Eldona Fako Kooperativo de SAT publikigos post kelkaj semajnoj sub la titolo "Traktato pri Ateologio".
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|