2010-07-16 Laŭ la komuniko dissendita de Aloísio Sartorato (Rio, Brazilo), originale prezentita vjetnama versio de la Esperanto-himno "La Espero" estas spektebla kaj aŭskultebla ĉe YouTube: http://www.youtube.com/watch?v=NCaowKCg9YM&feature=email. Ĝi konsistas el desegnoj de Bamboo (Bambuo) kun fotoj kaj subteksto en Esperanto.
Plurfoje rimarkebla sur fotoj pri grupoj estas vendea paro: Elisabeth (Betty) kaj Stéphane (Stefano) Robert kun vjetnamaj esperantistoj.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|