Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pri la retejo Edukado
2010-07-16

 

 

    La 15-an de decembro 2010 estas nia paĝaro 8-jara. Ni tre ĝojas, ke ni povas dividi tiun feston kun vi raportante pri prospero kaj bonaj rezultoj.

 

    Dum tiu periodo en nia komunumo jam kolektiĝis 1778 personoj el 101 landoj, multaj el ili regule uzas niajn servojn kaj estas helpataj en sia instrulaboro.

 

    Duoncento da kolegoj sendas siajn kontribuojn proponante ilin al komuna uzo. La usona poresperanta fondaĵo ESF kun dekmiloj da eŭroj financis la konstruon kaj funkciigas nian mondskalan klerigservon.

 

    Ni invitas vin tralegi en la suba listo la resuman prezenton pri la plej gravaj servoj kaj partopreni en nia jubilea festo.

 

    Vi povas esprimi vian opinion en la Gastlibro kaj laŭeble subteni la paĝaron per mondonaco, per kiu ni ŝatus ebligi la pluan sen-membrokotizan funkciigon de la servoj.

 

    Jen la ĉefaj servoj kaj iliaj ligiloj alklakeblaj:

 

Helpiloj por instrui, lerni

 

    Pretaj lecionoj, kursmaterialoj kun multkriteria serĉo (jam 533 ekzercoj, elŝutitaj 98 900-foje) -- Lerniloteko

 

    Detala prezento de eldonitaj, aĉeteblaj libroj, lernomaterialoj (371) -- Katalogo

 

    Memtaksado, ekzamenoj laŭ novaj eŭropaj normoj legeblas ĉe la REFERENCKADRO-paĝo.

 

    MAZI -- 36 detalaj lecionplanoj kun cento da ekzercoj -- Metiejo

 

    Pasporto al la tuta mondo -- ekde septembro lecionplanoj kaj novaj ekzercoj aperas ĉiusemajne -- Metiejo

 

    Kunvojaĝu -- plurdeko da ekzercoj, materialoj por la unuaj 12 ĉapitroj -- Metiejo.

 

    Filmejo kun cento da filmmaterialoj el diversaj fontoj -- FILMEJO.

 

    Instrumaterialoj, afiŝoj, fotoj, ludiloj, ideoj, trukoj -- Metiejo

 

    Kursomaterialoj -- el la DUA VIVO.

 

    Regule aperantaj kaj sendataj interesaj artikoloj kun aldonaj ekzercoj (je diversaj niveloj) -- Monda Mozaiko

 

    Vi povas instrui kaj ekscii interesaĵojn pri lingvoj en la sekcio --TAGO de LINGVOJ.

 

    En nia nova IPERNITY -- surfaco vi trovas filmitajn kaj analizitajn lecionerojn -- IPERNITY

 

Pluperfektiĝo, ekzamenoj:

 

    Aliaj retejoj por studi, kontaktiĝi, informiĝi -- Retligiloj

 

    Pedagogiaj kaj lingvopolitikaj artikoloj, studoj, diplomlaboraĵoj, akademiaj cirkuleroj, elŝuteblaj lerniloj -- Legejo

 

    Kalendaro de aranĝoj -- Kursoj

 

    Novtipaj ekzamenoj de UEA (laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro

 

    ILEI/UEA ekzamenoj, reguloj, sesioj, specimenoj ) -- Internaciaj Ekzamenoj

 

    Dokumentoj, specimenoj pri naciaj ekzamensistemoj -- Landaj Ekzamenoj

 

Kunlaborebloj, kontaktoj

 

    Viaj novaĵoj, alvokoj -- Anoncoj

 

    Korespondpetoj (ĉ. 550 individuaj, 33 grupaj, kun rapida serĉilo) -- Koresponda servo

 

    Listo de oficiale akceptitaj kursoj (videblas ankaŭ la uzataj materialoj) -- E-lernejo

 

    Resuma paĝo kunigas la kurantajn --LINGVOLERNIGAJN--projektojn.

 

    Informŝanĝoj, diskutejo -- Forumo

 

    Trovi -- proponi instruservojn (sinprezento de 26 instruhelpaj kolegoj) -- Kursgvidantoj

 

Informiĝo, orientiĝo pri la paĝara laboro kaj la teamo:

 

    Atentindaj novaj artikoloj, libroj, eventoj (ĉiutage ŝanĝiĝas) -- Aktualaĵoj

 

    Listo de ŝanĝoj, novaj artikoloj, ĉiutage aktualigita parto -- Novaj eroj

 

    Ĵus konstruita RSS-fluo (butono tuj ĉe la logotipo!) ebligas al vi aboni aŭ je unu klako ekscii la plej laste enmetitajn erojn de la paĝaro -- RSS-fluo.

 

    Klarigoj pri la uzo de la paĝaro -- Helpopaĝo

 

    Prunteblaj alilingvaj informoj pri edukado.net -- Multlingvaj informoj

 

    Serĉo de temoj, artikoloj laŭvorte, laŭteme -- serĉilo en la supra parto de la paĝaro

 

Skribu vian opinion pri

 

    Esperanto-libroj, lerniloj -- Katalogo

 

    Eldonitaj lerniloj, materialoj -- Lerniloteko, Metiejo

 

    Utilo, enhavo de la paĝaro -- Gastlibro

 

    Eraroj, problemoj-- Mi rimarkis, ke...

 

    La servoj estas senpagaj, sed por la plenaj elŝutebloj kaj alŝuti materialojn kaj informojn de ĉiuj sekcioj NECESAS ESTI membro kaj ensaluti.

 

    Pri novaj eroj, funkcioj kaj informoj eblas mendi mesaĝan averton.

 

    La paĝaro estas ĉiutage kontinue flegata, aktualigata, kaj al mesaĝoj la redaktoro tre rapide reagas.

 

    Se vi volas vidi, kiuj ebligas tiun helpon, rigardu la sekcion -- Teamo.

 

    Ni petas vin kontribui (laŭ viaj ebloj) al la funkciigo de la paĝaro per mondonaco por ke ni ne bezonu enkonduki membrokotizon por ĉiu uzanto.

 

    Vidu la paĝon: Subtenu nin kaj skribu al redaktanto@edukado.net. Dankon.

 

Katalin Kováts

(el http://www.edukado.net

Redaktoro: Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng