Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
RFI -- Radio France internationale
2010-07-16

    Nova artikolo de Vikipedio temas pri RFI -- Radio France Internationale: http://eo.wikipedia.org/wiki/Radio_France_internationale.

 

    Tiu artikolo estas tre longa; ĝi estas preskaŭ entute traduko de la francalingva versio, kun kelkaj korektoj kaj ĝisdatigoj, kaj la aldono de eltiraĵo el la anglalingva versio tra Wiki Trans. Sekve, ĝi estas iomete pli longa ol la plej longa versio el ĉiuj, t.e. la francalingva. Evidente tio postulis longan laboron.

 

    Se ni deziras, kadre de nia informado kaj de niaj reagoj, ke amasinformiloj interesiĝu pri Esperanto, ĉu ni ne devus unue interesiĝi pri ili, scii kiel ili funkcias, pli bone koni ilin?

 

    RFI nun elsendas programojn en jenaj lingvoj: angla, araba, ĉina, haŭsa, hispana, kamboĝa, persa, portugala, rumana, rusa, svahila kaj vjetnama. Freŝdate, la 5-an de julio 2010, aldoniĝis la svahila, kiujn parolas ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj el orienta Afriko: Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj limaj regionoj de D.R. Kongo, Zambio kaj Mozambiko. Estus bone se scipovantaj de la svahila skribus al RFI por scii kiel aŭskulti tiujn elsendojn, ĉar la svahila ankoraŭ ne aperas inter la elekteblaj lingvoj de la retejo.

 

    La reteja adreso de RFI estas: http://www.rfi.fr/;

 

    La adreso por skribi en la franca: http://www.rfi.fr/contenu/nous-ecrire, en la angla: http://www.english.rfi.fr/rfi_contact.

 

    La koloniaj lingvoj, i. a. la angla kaj la franca, ne sufiĉas en Afriko: la tieaj loĝantoj preferas aŭdi novaĵojn en la lingvo, kiun ili denaske uzas ĉiun tagon.

 

    Sed, en la diverslingvaj versioj de Wikipedia, aldone al Esperanto, ekzistas ĝis nun artikoloj pri RFI nur en jenaj lingvoj: Afrikaans, Česky,Deutsch, English, Español, Suomi, Français, Bahasa Indonesia,日本語, 한국어,Nederlands, Polski, Português, Română,Русский,Тоҷикӣ kaj Tiếng Việt.

 

    Historio pri RFI

 

    La historio pri RFI estas interesa. Ĝi povas esti instrua en klopodoj por internacie diskonigi Esperanton. Multaj landoj havas almenaŭ unu radiostacion, kiu pli malpli reprezentas ties oficialan voĉon eksterlande kaj uzas plurajn lingvojn. RFI estas nun relative sendependa; ĝi ne plu estas sub rekta kontrolo de la Ministrejo pri Eksterlandaj Aferoj. La lingvopolitiko de tiuj internaciaj stacioj povas varii subite pro evoluo de la situacio en difinitaj landoj aŭ pro gravaj internaciaj eventoj. Tiel okazis por RFI, ekzemple, kiam aldoniĝis la portugala en 1977, post la morto de Salazar, kiam Portugalio transiris al demokratio, kaj la pola en decembro 1981, tuj post la puĉo de Jaruzelski, ktp. La ĉina aperis nur post la eventoj de la Placo Tian'anmen, en Pekino, en 1989. Estis same pri antaŭaj radiostacioj, ekzemple en 1950, kiam aldoniĝis la araba kaj la berbera dum la alĝeria milito; en 1956, dum la insurekcio de Budapeŝto, kiam la elsendoj en la hungara estis momente pliampleksigitaj; en 1960, kiam aldoniĝis la rusa pro la krizo de Berlino. Abrupta modifo de la programoj de RFI okazis post la atencoj de la 11-a de septembro 2001: tiam ĝi senhalte elsendis informojn 24 horojn tagnokte.

 

    Pri Esperanto ĉe RFI

 

    Antaŭ ol naskiĝis RFI, la 6-an de januaro 1975, ekzistis radiostacio, kiu estis, iel, la oficiala voĉo de la franca registaro eksterlande kaj kies nomo plurfoje ŝanĝiĝis. Post la Dua Mondmilito, en 1947 ĝis marto 1949 (1950 laŭ alia fonto: http://pagesperso-orange.fr/e.jj.richard/EO/RFI20040803.html), kiam ĝi nomiĝis "RTF Radio Paris" (Radio-télévision française -- franca radio-televido Radio Parizo), Esperanto aperis dum mallonga periodo inter la elsendolingvoj, por dekkvin-minutaj programoj. Poste neniam plu. Sed okazis pluraj, malmultaj, elsendoj de RFI pri Esperanto:

 

    Elsendo de RFI preparita en kunlaboro kun BBC kaj Deutsche Welle (16 mn. 45 s.), kun intervjuoj de Claude Piron kaj Philippe Berizzi, estis disaŭdigita la 21-an de septembro 2001; ĝi estas aŭskultebla ĉe: http://www.esperanto-panorama.net/radio/rfi-accents-europe-21Sep01.ram.

 

    La 18-an de marto 2005, Afrika Agado informis ke, la 12-an de marto 2005, du togolandaj esperantistoj, s-roj Willy Kokouvi kaj Kpakpo-Koumi Ayaovi Adovi Leopold, tiam vivantaj en Francio, partoprenis diskuton pri Esperanto ĉe RFI dum pli ol dudek minutoj. Ili parolis pri la Esperanto-movado, la universalaj kongresoj de Esperanto, kaj ankaŭ pri la afrika movado, aparte en Togolando, kaj ili respondis demandojn de ĵurnalistoj. La intervjuo estas aŭskultebla ĉe http://pagesperso-orange.fr/e.jj.richard/EO/RFI20040803.html kaj elŝutebla ĉe: http://pagesperso-orange.fr/e.jj.richard/EO/RFI20040803.html.

 

    La 17-an de aŭgusto 2009, RFI jene raportis pri la UK de Bjalistoko: Ouverture d' un congrès mondial d' Espéranto (Malfermo de la Tutmonda Esperanto-kongreso).

 

    Pli granda atento al amasinformiloj (gazetaro, radio kaj televido) estas dezirinda flanke de vikipediistoj. Oni povas konstati ke mankas, eĉ en Francio, artikoloj pri multe da gravaj amasinformiloj, kaj la ekzistantaj estas foje enhave ege informmalriĉaj, ekz.:

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Agence_France-Presse;

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Le_Monde;

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Le_Monde_diplomatique;

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/France_inter.

 

    Redakti aŭ traduki artikolon, revizii ĝin, kontroli la ligilojn, tio estas ja longa laboro, kaj ekzistas ankaŭ la problemo de posta ĝisdatigo. Ekzemple, kelkaj informoj de la francalingva versio ne plu validas, estas ankaŭ en ĝi mortaj ligiloj.

 

    Wiki Trans iom komprenas tiujn mankojn, sed, ekzemple, por RFI, ĝia traduko el la anglalingva versio ne estas tre informriĉa. Tio estas logika: principe, oni preferu la version en la lingvo de la koncerna lando. Estas dezirinde ke, en ĉiu lando, kie estas vikipediistoj, por la plej gravaj amasinformiloj (gazetoj, radio- kaj televid-stacioj, informagentejoj) Esperanto aperu en la listo de la lingvoj en kiuj ekzistas artikoloj pri ili. Ĵurnalistoj povos tiel konstati, ke Esperanto ne nur ekzistas, sed ankaŭ ke ĝi funkcias.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng