Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Elektado de la Komitato de UEA en granda unuanimeco
2010-07-19

    La Komitato de UEA povis efike eklabori en sia unua kunsido en Havano sabaton, la 17-an de julio, ĉar diference de kunsidoj eĉ en pluraj eŭropaj UK-oj, ĝi havis kvorumon tuj je la komenco. Ĉeestis komence 26 komitatanoj; fine de la kunsido la nombro estis jam 36, nome 32 komitatanoj A, 3 komitatanoj B plus unu intertempe elektita komitatano C.

 

    La ĉefa tasko en la sabata kunsido estis la elektoj. La Komitato voĉdonis per sekreta baloto pri la proponoj de la Elekta Komisiono, kiujn ĝi ricevis jam en majo. Unue estis elektitaj komitatanoj C. Ĉiuj ses kandidatoj sukcesis en la voĉdonado. Por Loes Demmendaal voĉdonis 24, kontraŭ 1 kaj 2 sindetenis; Paulo Branco ricevis respektive 21, 4 kaj 1; Jean Codjo 20, 4 kaj 2; Josep Franquesa Sole 20, 5 kaj 1; Stefano Keller 20, 0 kaj 6; kaj Marcel Delforge 19, 1 kaj 6.

 

    Sekvis la elekto de la Estraro por la periodo 2010-2013. Probal Dasgupta estis reelektita kiel prezidanto per 26 por, 2 kontraŭ kaj 4 sindetenoj. Claude Nourmont kiel vicprezidanto ricevis respektive 26, 4 kaj 2 voĉojn, kaj Barbara Pietrzak kiel ĝenerala sekretario per 27, 4 kaj 1 voĉoj. Same kiel antaŭe, Nourmont plu respondecos pri edukado, kulturo kaj kongresoj kaj Pietrzak pri informado. Loes Demmendaal reelektiĝis kiel estrarano pri financo kaj administrado per 28, 2 kaj 2 voĉoj. Tri estraranoj estas novaj: Maritza Gurierrez pri landa kaj regiona agado (resp. 26, 3, 3), Stefano Keller pri eksteraj rilatoj (24, 3, 5) kaj Amri Wandel pri scienca kaj faka agado (23, 5, 4). Kvankam ne en la tuj antaŭa periodo, Gutierrez estis estrarano jam pli frue dum unu mandato kaj Wandel dum du mandatoj.

 

    Kiel komitataj reviziantoj estis elektitaj Paulo Branco kaj Marcel Delforge unuanime. Ambaŭ ricevis 29 porajn voĉojn; du sindetenis. Simile elektiĝis ankaŭ la membroj de la Financa Komisiono. Flory Witdoeckt ricevis 30 porajn voĉojn kun 1 sindeteno, Gianfranco Polerani resp. 29 kaj 2, kaj Josep Franquesa Sole 28 kaj 3.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng