2010-07-19
Sube legeblas la mesaĝo de Sun Mingxiao (pseŭdonimo: Semio) plusendita de Germain Pirlot:
Karaj s-anoj:
Mi estas delegito de UEA pri ĉina kulturo kaj nun laboras en la oficejo por internacia kunlaboro kaj interŝanĝo de la Zaozhuang-a Universitato, en kiu baldaŭ funkcios Esperanto-instruado. Laŭ la peto de nia universitato ni povas kunlabori kun universitatoj en la tuta mondo pri ĉiuj temoj kaj en ĉiuj kampoj pere de nia lingvo--Esperanto.
La Zaozhuang-a Universitato havas 14 fakultatojn kun pli ol 60 fakoj, kie studas pli ol dekmil gestudentoj el Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Usono. Laŭ mia sperto esperantistoj povos studi ĉinan lingvon en la lernejo, kaj kelkaj geinstruistoj de Esperanto povos instrui vin en Esperanto, ankaŭ la arta fako pri ĉinaj pentrado kaj kaligrafio, sporta fako pri ĉina kongfu-o (Uŝuo) kaj ĉina literaturo estas famaj en Ĉinio.
Mi esperas, ke esperantistoj povos esti kiel niaj perantoj en via lando, ĉiuj temoj kaj lingvoj estas bonvenaj por nia kunlaboro. Kompreneble viaj proponoj estas bonvenaj kaj akcepteblaj.
Mia celo estas montri al la universitato, ke nia lingvo--Esperanto estas utila. Mi klopodas ok jarojn por enirigi nian lingvon en la universitaton. Finfine, oni akceptis mian proponon, ke mi profesie laboru per Esperanto por internacia kunlaboro de la Zaozhuang-a Universitato.
Mi petas vin, karaj samideanoj, transdoni mian mesaĝon al viaj amikoj kaj esperantistoj.
sincere via Sun Mingxiao (Semio)
PS: La 4-a Internacia Festivalo de Esperanto okazos de la 10-a de septembro ĝis la 12-a en la Zaozhuang-a Universitato, bonvolu partopreni en la fama festivalo de nia lingvo en Azio.
-------------------------------------------------
Rimarkoj HM:
Unue, estus bone, ke la artikolo pri Zaozhuang, urbo de pli ol 3,6 milionoj da loĝantoj, aperu en la Esperanto-versio de Wikipedia, t.e. Vikipedio. Ĝi aperas ĝis nun nur en jenaj lingvoj:
Deutsch, English, Euskara, Italiano, 日本語, 한국어, Nederlands, Norsk(bokmål), Русский, Tagalog,Tiếng Việt, Winaray kaj 中文.
La urbo Zaozhuang aperas en WikiTrans en aŭtomata traduko el la angla versio de Wikipedia, sed, memkompreneble, ĝi estas same mizera je informoj, kiel la anglalingva el kiu ĝi devenas: http://epo.wikitrans.net/Zaozhuang?eng=Zaozhuang. Ŝajnas al mi ke la ĉina ne estas pli riĉa...
Partopreno en redaktado de artikoloj por Vikipedio, aŭ en plibonigo de artikoloj de WikiTrans (ĉefe lingva korektado) pri iu ajn fako kaj temo, sed ĉefe pri ĉina temaro, povus esti bona bazo de kunlaboro de la Universitato de Zaozhuang.
Tio validas ankaŭ por aliaj universitatoj, ĉinaj aŭ ne, kie Esperanto estas instruata aŭ instruota: por bona kaj efika kunlaboro, gravas plialtigi la nivelon de faka uzo de Esperanto, ke samaj vortoj havu saman sencon kaj difinon por ĉiuj homoj de nia planedo, ke, ie ajn en la mondo, oni povu ricevi fidindajn informojn pri iu ajn temo.
Koncerne al la 4-a Festivalo, pliaj informoj estas legeblaj sur la bloko de Sun Mingxiao: http://www.ipernity.com/blog/34668 kaj ĉe: http://www.ipernity.com/blog/34668/263383 (kunlaboro de la Zaozhuang-a Universitato, kun ebleco aldoni komentojn kaj proponojn), http://www.ipernity.com/blog/34668/252501 (Tagprogramo) http://www.ipernity.com/blog/34668/252514 (aliĝilo).
(Konstribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua |