2010-07-19 La Skolta Esperanta Ligo estas preparanta novan planon de strategia ago por celebri sian 100-jariĝon en 2018. La Ligo planas revigligi siajn aktivadojn, doni novajn programojn kaj promocii diversecon per la uzado de la internacia lingvo Esperanto.
SEL, la plej malnova internacia skolta organizo, planas aktivatojn en la kampoj de informo pri Esperanto en naciaj skoltaj movadoj dum la jaro, trejno donanta seminariojn por novaj volontuloj en 2011 kaj aplikado en la internacia skolta kampado en 2012. SEL estas serĉanta esperantistojn, kiuj estas aŭ estis skoltoj kaj kiuj volas kunlabori loke kun naciaj skoltaj asocioj aŭ internacie en SEL.
Se vi volontas plie koniĝi, bonvole vizitu (http://esperanto.org/skolta) aŭ skribu al (SEL.Reaktivigo@gmail.com) por ricevi pliajn informojn.
(el EAB - Esperanto-Asocio de Britio)
Redaktoro: Jin Chenxi |