Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Plia oficiala universitata Esperanto-kurso
2010-07-19


En Krakow

 


En Krakow 

 


En Krakow 

 


En Krakow 

 


En Krakow 

 


 En Krakow

 


En Krakow 

 

 Germain Pirlot 
    Laŭ informo de Germain Pirlot, kiu kompilas la liston de oficialaj Esperanto-kursoj en supera instruado en la tuta mondo, aldoniĝas nun plia al la januara listo en la Jagelona Universitato de Krakovo, la plej malnova de Pollando kaj unu el la plej prestiĝaj de Eŭropo:

 

    Pollando -- Krakόw:

 

    a) Jagelona Universitato (ul. Gołębia 24, PL- Krakόw).

 

    b) Mag-ino Maria Majerczak (Krakόw, mmajerczak.@.gmail.com ) /P/.

 

    c) Postelementa, perreta-cheesta.

 

    Kun skriba kaj parola ekzamenoj.

 

    Kun atesto pri Esperanto de la universitato.

 

    La nombro atingas nun 61 en 22 landoj.

 

    --------------------------------------------

 

    Pliaj informoj estas konsulteblaj ĉe: http://www.ipernity.com/blog/32119/234890. Kaj ankaŭ, pri kursoj en diversgradaj lernejoj, ĉe: http://www.egalite.fw.hu kaj http://www.freeweb.hu/egalite/listo/listindex.htm (elŝutebla listo).

 

    Bonvolu informi Germain Pirlot pri ne menciitaj kursoj, kiujn vi konas: gepir.apro @ pandora.be.

 

    Pri Krakovo

 

    Krakovo (pole: Kraków) estas post Varsovio dua urbo, laŭ grandeco, en Pollando (ĉirkaŭ 757 mil loĝantoj). La urbo situas ĉe la rivero Vistulo en la sudo de Pollando kaj estas la ĉefurbo de provinco Malgrandpolio.

 

    Krakovo estas la iama ĉefurbo de Pollando (ĝis 1609) kaj estas unu el la plej gravaj kulturaj urboj de meza Eŭropo. Malkiel multaj urboj de Pollando, Krakovo ne estis detruita dum la Dua Mondmilito. La urbocentro de la urbo listiĝas en la Monda Heredaĵo de Unesko.

 

    Historio de la urbo

 

    Krakovo ekestis ĉirkaŭ natura monteto, la Vavelo. Tie estis vojkruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: la vojo de la Balta Maro al Romo, kaj la vojo de Konstantinopolo al Parizo. Je la Vavelo konstruiĝis urbo, kie dum kvin jarcentoj polaj reĝoj havis sian registaran sidejon. Unu el tiuj reĝoj estis Kazimiro la 3-a, kiu fondis en 1364 universitaton kiu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas-- ĝi estas Jagelona Universitato. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Krom palaco je la Vavelo troviĝas ankaŭ katedralo.

 

    Post la tria dispartigo de Pollando en 1795 Krakovo ekestis parto de Aŭstrio, sed en 1809 Napoleono konkeris ĝin kaj aldonis la urbon al la duklando Varsovio. Post la malvenko de Napoleono, en la Viena Kongreso decidiĝis ke Pollando apartenos al Rusio kaj Prusio. Ĉar pri Krakovo oni ne povis findecidi, oni deklaris ĝin kune kun la ĉirkaŭejo libera, sendependa kaj strikte neŭtrala urbo. Tiu ĉi Respubliko Krakovo estis aneksita de Aŭstrio en 1846. Post la Unua Mondmilito la urbo denove iĝis pola. Dum la Dua Mondmilito Krakovo estis la ĉefurbo de la nazi-germana Guberniejo. Hans Frank loĝis en la Vavelo.

 

    Krakovo kaj Esperanto

 

   Du Universalaj Kongresoj de Esperanto okazis en Krakovo: en 1912, kiam okazis la lasta kongresa parolado de Zamenhof kaj en 1931 kun inaŭguro de Zamenhof-strato. Aldone en 1987 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la urbo.

 

(Konstribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng