2010-07-20 Unu el la plej famaj verkoj en la moderna lingvistiko, Lingvo kaj menso de Noam Chomsky, estas nun havebla en Esperanto. Ĝia unua anglalingva eldono aperis en 1968, sed en Esperanto aperis ĝia plej nova, tria eldono en 2006. Lingvo kaj menso estas tradukita de Edmund Grimley Evans kaj eldonita de UEA. Ĝi estas la dua volumo en la nova serio de mejloŝtonaj sciencaj verkoj "Scienca Penso", kies celojn estrarano José Antonio Vergara skizas komence de la libro.
"Ni estas tre kontentaj povi eldoni en inde altkvalita esperantigo reprezentan verkon de la plej elstara lingvosciencisto de nia epoko", diras prezidanto Probal Dasgupta, kiu antaŭparole traktas ligojn inter la internacia lingvo kaj universala gramatiko. Li tuŝas ankaŭ sian personan lingvistikan partnerecon kun Chomsky. "Estis plezuro rilati al Chomsky kiel aŭskultema kaj malavara dialogpartnero dum jardekoj", li skribas, finante: "Mi kaptas la okazon danki lin pro lia tuja esprimo de konsento, kiam mi petis lian permeson pri esperantigo de Lingvo kaj menso." Estas rimarkinde, ke laŭ la iniciato de Chomsky mem la originala eldonejo Cambridge University Press asignis la rajton je Esperanto-eldono al UEA senpage.
En alia antaŭparolo, "Evoluo de la ĉefaj tezoj de Chomsky", prof. Hiroshi Nagata enkondukas al la legado de la verko, kiu laŭ li "priskribas, laŭeble en neformala maniero, la Chomsky-an generan gramatikon kaj ties psikologiajn kaj filozofiajn implicojn, difinante ties sciencan rolon en historia perspektivo". Nagata tre laŭdas la elstaran esperantigon. "Plejparto de la Chomsky-aj terminoj estas originalaj, kio sendube prezentas defion al la tradukanto." Pri tiu defio Edmund Grimley Evans brile sukcesis.
La prezo de la 188-paĝa libro estas 9,90 eŭroj. Ĉe samtempa aĉeto de minimume 3 ekzempleroj la Libroservo de UEA donas rabaton de 1/3. Al la prezo aldoniĝas la sendokostoj (10%, minimume 4 eŭroj) kaj, por EU-landoj, imposto de 6%.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |