Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La publika opinio pri malboniĝa investa medio de Ĉinio ne akordas kun fakto
2010-07-20

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj germana ĉefministro Merkel vizitas Simens-an Signalan Limigitan Kompanion en Xi’ an.

 

    Antaŭ kelkaj tagoj Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio enketanta en Shaanxi, kaj Merkel, ĉefministro de Germanio, okazigis kunsidon kun ĉinaj kaj germanaj entreprenistoj en Xi’an. Ili aŭskultis la opiniojn kaj proponojn de la entreprenistoj pri ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj kaj respondis la demandojn al la entreprenistoj.

 

    Wen Jiabao emfazis, ke post multjara penado, Ĉinio jam havas relative bonan bazan instalaĵon, stabilan kaj justan merkatmedion kaj fariĝis unu el la landoj, kiuj plej multe altiras alilandajn kapitalojn. Li diris: “Nun monde estas publika opinio, ke la investa medio de Ĉinio malboniĝas. Laŭ mia opinio, tio ne akordas kun fakto.”

 

    Laŭ statistiko de Ministerio de Komerco, en la unua duonparto de tiu ĉi jaro, la alilandaj kapitaloj efektive uzitaj de Ĉinio pliiĝas je 19,6% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Interalie, la alilandaj kapitaloj efektive uzitaj en junio pliiĝas je 39,6% kompare kun junio de la pasinta jaro.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi

 

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng