2010-07-20
La solena inaŭguro de la Universala Kongreso komenciĝis dimanĉe matene je la deka horo en salono Zamenhof per vortoj de Probal Dasgupta, la reelektita prezidanto de UEA. Poste li transdonis la parolon al la alta protektanto, kiu komencis sian paroladon per kelkaj frazoj en Esperanto:
-- Estimata sinjoro Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, estimataj esperantistoj, estimataj invititoj, nome de la kuba registaro, de la ministerio pri kulturo kaj de la kuba popolo mi salutas vin!
Post varmaj aplaŭdoj li daŭrigis sian paroladon en la hispana, kun tuja interpretado, kaj interalie diris, ke la kongreso estas rezulto de intensa laboro flanke de la kubaj esperantistoj kaj de la reprezentantoj de UEA. Fine li denove sin turnis al Esperanto:
-- Mi deziras, ke la rezulto de la diversaj sekcioj, kunsidoj kaj renkontiĝoj estu fruktodonaj por la prospero kaj evoluo de Esperanto en la nuntempa mondo. Mi esperas, ke vi iomete pli konetiĝu kun la kuba popolo, socio kaj kulturo, kaj ke vi pasigu agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson!
(el Libera Folio)
Redaktoro: Zhang Xiaotong |