2010-07-21
|
Samtempe funkcias 8 inundo-ellasaj kanaloj en la hidroelektra centralo de la Tri Gorĝoj. |
Je la 8-a horo de la 20-a de julio la kvanto de akvofluo el la supra baseno de Yangzi-rivero atingis 70 mil kubmetrojn po sekundo en la akvobaraĵo de la Tri Gorĝoj, tio estas la plej granda akvofluo post ĝia finkonstruiĝo.
La akvobaraĵo de la Tri Gorĝoj troviĝas sur la trunka fluo de Yangzi-rivero inter la municipo Chongqing kaj la urbo Yichang de Hubei-provinco. Nun la Kompanio (Grupo) de la Tri Gorĝoj plenforte klopodas por batali kontraŭ la akvego.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|