Inaŭguriĝis la 2-a Ĉina Ningxia-a Internacia Foiro de Kulturo, Arto kaj Turismo
2010-07-21
Ekspoziciejo
La 19-an de julio, inaŭguriĝis la sinteza ekspozicio de la 2-a Ĉina Ningxia-a Internacia Foiro de Kulturo, Arto kaj Turismo en la Internacia Konferenca Centro de Yinchuan, ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono. La ekspozicio estas okazigita en 5 lokoj kun 9 eksponaj haloj pri kulturo kaj turismo, verkoj radiaj, televidaj kaj filmaj, donacaĵoj de islamaj landoj k.a.