Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malfermiĝis somera kampadejo “Estonteca Agado de Amo de ŜME de Ĉina Ruĝa Kruco ”
2010-07-21

de XU LEIYING

 


Li Zimeng, premio-gajninto de “Aktiveco por Kolekti kaj Elekti Infanajn Krepajn Pentraĵojn” prezentas sian verkon. 

 


Wang Zhehong prezentas sian pentraĵon. 

 


Knabino el tertrem-trafita regiono Shifang, Sichuan en la malferma ceremonio de la somera kampadejo 

 

    Antaŭ kelkaj tagoj somera kampadejo “Estonteca Agado de Amo de ŜME de Ĉina Ruĝa Kruco ” okazigis malferman ceremonion en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

 

    Preskaŭ cent homoj partoprenis en la somera kampadejo. Inter ili estas infanoj el regionoj trafitaj de tertremo en Sichuan kaj Yushu de Qinghai, infanoj el malriĉaj familioj, kaj instruistoj, kuracistoj kaj flegistinoj, gajnintoj de premio de “Aktiveco por Kolekti kaj Elekti Infanajn Krepajn Pentraĵojn”.

 

    La aktiveco estas organizita de la Ĉina Ĝenerala Ruĝa Kruco, Ĉina Fondaĵo de Soong Ching Ling, Beiyinmei-Grupo kaj Fondaĵo de Amo de ŜME de Ĉina Ruĝa Kruco, kunlabore kun la Buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. La infanoj vizitos la ĝardenon de ŜME, Pavilonon de Internacia Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Lunarko. La organizantoj volas per tiu aktiveco transigi forton de humaneco kaj altiri pli multajn geknabojn por partopreni en la afero de ruĝa kruco. Ili ankaŭ volas per tiu ĉi vojaĝo al Ŝanhajo esprimi respekton al “anĝeloj de amo”, kiuj longtempe sin dediĉas al afero de edukado kaj sano por geknaboj.

 

    Dum la aktiveco, ankaŭ elstaraj verkoj de “Aktiveco por Kolekti kaj Elekti Infanajn Krepajn Pentraĵojn” estos elmontrataj en la Pavilono de Internacia Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Lunarko, kaj vizitantoj povos per balotado elekti siajn ŝatatajn verkojn. Ĉi-jare en marto, Fondaĵo de Amo de ŜME de Ĉina Ruĝa Kruco starigis “Aktivecon por Kolekti kaj Elekti Infanajn Krepajn Pentraĵojn” kaj invitis infanojn esprimi aspiron al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj estonta vivo per krepaj pentraĵoj kaj konsoli infanojn en la tertrem-trafitaj regionoj. Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng