Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 43-a Konferenco de ILEI trejnas kaj edukas
2010-07-21

    En lundo, la 12-a de julio, malfermiĝis la 43-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Tio okazis en Matanzas, Kubo, precize 20 jarojn post la unua ekstereŭropa ILEI-konferenco, same okazinta en Kubo. Kun pli ol 60 partoprenantoj el 26 landoj, ĉi tio fariĝas la plej granda evento de ILEI en Ameriko.

 

    En siaj bonvenigaj vortoj la prezidanto de LKK Julián Hernández Angulo emfazis la gravan respondecon de la Esperanto-instruistoj en la movado kaj ilian ŝlosilan rolon por gvidi novulojn en la Esperanto-komunumon. Li finis kun la fido, ke la nuna konferenco permesos vastan interŝanĝon de spertoj kadre de sia temo "Edukado por kultura proksimiĝo".

 

    Maritza Gutiérrez González salutis nome de la Amerika Komisiono de UEA, klarigante kiel realiĝis la paralele organizita instruista trejnseminario, dank' al kunlaboro de seso da institucioj kaj fondaĵoj. La seminario kunigis dekkvinon da junaj partoprenantoj el latin-amerikaj landoj kiel Argentino, Bolivio, Dominika Respubliko, Haitio, Meksiko, Nikaragvo, Panamo kaj Urugvajo. Radojica Petrovic enkondukis la celojn de la seminario, nome lertigi la partoprenantojn al efikaj kursgvidantoj kaj organizaj motoroj en siaj hejmlandoj.

 

    En sia parolado la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, komence skizis la historion de ILEI-konferencoj. Li emfazis, ke tri el la kvin konferencoj inter 2007 kaj 2011 estas ekstereŭropaj. Post omaĝo al la forpasintaj kolegoj sekvis resumo de la ĉefaj atingoj de la pasinta jaro, kun la konkludo, ke nova laborforta strategio nepras por ebligi al la Ligo realigi siajn celojn. Tiuj fortoj estas planataj ene de ILEI, sed simila transformo necesas en la pli vasta movado, ĉar altigo de instru-kvalito estas ĉies aspiro kaj respondeco.

 

    Okazis ankaŭ la unua kunsido de la komitato de ILEI, kiu tamen ne atingis kvorumon. La konferenco daŭris ĝis sabato, la 17-a de julio, kun riĉa programo. Neniam antaŭe ni ĝuis konferencon de ILEI, tiom kulture diversan kaj kun salutinda ekvilibro inter la generacioj, kun solida bloko de kubaj kolegoj inter la partoprenantoj.

 

(Stefan MacGill)

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng