Wu Banguo ĉeestis al la 3-a Monda Konferenco de Parlamentaj Prezidantoj
2010-07-21
La 19-an de julio en Ĝenevo, Svisio, inaŭguriĝis la 3-a Monda Konferenco de Parlamentaj Prezidantoj. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĉeestis al la inaŭguro kaj faris paroladon sub la titolo "Absoluta devo de la internacia socio por atingo de la miljara disvolva celo".