2010-07-21
La inaŭguro de la 95-a UK en Havano koincidis kun la 92-a naskiĝtago de Nelson Mandela. Kun forta aplaŭdo la kongresanaro omaĝis al la Nobel-premiito per jena omaĝmesaĝo:
Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 18-an de julio "Internacia Tago Nelson Mandela", rekone al la kontribuo de la iama Prezidento de Sud-Afriko al la kulturo de paco kaj libereco.
Tiusenca rezolucio estis akceptita en novembro 2009 de la Ĝenerala Asembleo de UN por memorigi pri la longdaŭra sindediĉo de la Nobel-Premiito al la paca solvo de konfliktoj, harmoniaj rilatoj inter la rasoj, homaj rajtoj, reharmoniiĝo kaj seksa egaleco.Oni komencas noti tiun feston ekde la jaro 2010, kiam la gvidanto de la lukto kontraŭ rasapartigo fariĝos 92-jara.
Akceptante la rezolucion, Unuiĝintaj Nacioj esprimis sian estimon al tiu grandulo, kiu, laŭ la vortoj de la Asemblea Prezidanto Ali Treki, suferis por la tuta homaro; kaj ĝi rekonis lian enkarcerigon dum 27 jaroj en la fifama malliberigocentro Robben Island, enmare apud la marbordo de Kaburbo.
Post sia liberiĝo el karcero en 1990, s-ro Mandela fariĝis la unua Prezidento elektita en plene reprezenta demokratia baloto en la post-rasapartiga Sud-Afriko, oficante de 1994 ĝis 1999 laŭ la konstitucio de tiu lando.
Ĉe aranĝo organizita okaze de lia pasintjara naskiĝtago, la ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon diris, ke "Nelson Mandela estas vivanta manifestiĝo de la plej altaj valoroj de Unuiĝintaj Nacioj."
(El Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Zhang Xiaotong |