Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉino faris moveblan libron pri la Ĉina Pavilono
2010-07-21


La movebla libro pri la Ĉina Pavilono 

 
 
Farado de la movebla libro

 

    La 8-an de februaro en 2010, estis finkonstruita la Ĉina Pavilono, simbola konstruaĵo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Antaŭ nelonge, rajtigite de la Kunordiga Buroo de ŜME, Li Dianhong de Chenzhou, Hunan, faris moveblajn librojn pri la Ĉina Pavilono, en la skalo 1 000 : 1.

 

    Okupinte sin pri projektado de pejzaĝoj, Li hazarde enamiĝis en 2004 al farado de moveblaj libroj. Li kreis tiajn librojn pri la Imperiestra Palaco kaj la Ĉiela Altaro, kiuj vendiĝas eĉ eksterlande.

 

    En la jaro 2007, kiam Li Dianhong informiĝis, ke la Monda Ekspozicio okazos en Ŝanhajo en 2010, li deziris fari moveblan libron pri la Ĉina Pavilono, kiel vendaĵon aŭ donacon. Kun la moveblaj libroj faritaj de li mem, li iris al la Kunordiga Buroo de ŜME kaj oni akceptis lin.

 

    “Neniu kompanio kontaktis nin pri tio antaŭe, ĉu vi havas certecon pri via libro?” demandis lin la akceptanto. Ĉar oni havas altan postulon al ĉinaj elementoj en donacoj de ŜME, sekve la akceptanto timis, ke la libro de Li Dianhong ne komformas al la postulo.

 

    Li Dianhong bone komprenis tion, kaj li petis de la akceptanto la mezurojn kaj desegnaĵon de la pavilono, por fari provadon.

 

    Li diris, ke la pavilono estas kavadrata kun peza supra parto kaj malpeza fundo, tial ŝarĝoportado fariĝas problemo. Li faldis la paperon de malsamaj anguloj por ke la bazo povu porti la tutan pezon. Post miloj da provoj, li sukcesis, kaj la pavilono aperis en lia movebla libro.

 

    Post 4 monatoj, Li portis la libron al Ŝanhajo. Oficistoj de ŜME aprobis lian laboradon kaj samtempe donis opiniojn pri la plibonigo. Post kelkaj monatoj Li refoje venis al Ŝanhajo kun la plibonigita libro, kiu finfine estis aprobita de koncerna departemento.

 

    Oni informas, ke Buroo de ŜME planis en la unua periodo investi 3 milionojn da juanoj por fari moveblajn librojn pri la Ĉina Pavilono. Krom doni la librojn kiel donacaĵojn al alilandaj gvidantoj, oni povos aĉeti ilin kun la prezo de dekoj ĝis dekmiloj da juanoj.

 

Redaktoroj: Li Jianhua kaj Zhang Xiaotong

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng