2010-07-22
 |
Prezidanto kaj ĉefplenumanto de la Tutmonda Media Fondaĵo Monique Barbut (dekstra) donas parolon en la ceremonio de la honora tago. |
En la 20-a de julio la Ŝanhaja Monda Ekspozicio bonvenigis la honoran tagon de la Tutmonda Media Fondaĵo. La Tutmonda Media Fondaĵo estas internacia financa organizo pri medio fondita de la Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1991. Nun ĝi havas 182 membrojn. La fondaĵo celas helpi disvolviĝantajn landojn por eviti ŝanĝon de klimato, protekti biospecojn kaj akvajn resursojn per livero de mono, transigo de teknikoj de pura produktado kaj aliaj rimedoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi
|