2010-07-22
 Esperanto-Domo en Tokio |
|
 Libroservo en la 3-a etaĝo |
|
 Montro-fenestro en julio 2010 en la dekstro de la enirejo de la Esperanto-Domo. |
La oficejo de Japana Esperanto-Instituto, Esperanto-Domo en Tokio fermiĝos de la 1-a ĝis la 10-a de la venonta monato (aŭgusto) pro la someraj ferioj.
JEI posedas 5-etaĝan "Esperanto-Domon" en Tokio, uzatan kiel oficejo, kursejo, libroservo kaj biblioteko.
Adreso kaj kontakto
JP-162-0042, Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio, Japanio
Tel: 81-3-3203-4581
Fakso: 81-3-3203-4582
Retadreso de JEI: esperanto @ jei.or.jp (Forigu spaceton antaŭ/post @)
Malfermita tempo
La oficejo estas principe malfermita de la 10-a horo ĝis la 18-a horo, de mardo ĝis sabato. Fermita en dimanĉo, lundo kaj naciaj festtagoj.
Trafiko
Atingu la stacion “Waseda” per la “Tozai-linio” de tokia subtera fervojaro, eliru el la elirejo n-ro 1 de la stacio, kaj iru piede 1 minuton.
Etaĝoj
La 1-a kaj la 2-a etaĝoj: JEI alpruntis al aliaj.
La 3-a etaĝo: Oficejo kaj kunsidejo de JEI
La 4-a etaĝo: Kursejo kaj biblioteko de JEI
Libroservo
En la 3-a etaĝo estas la librovendejo, kie vi povas rekte aĉeti librojn en aŭ pri Esperanto, el Japanio kaj el la tuta mondo.
Koresponda aĉeto
Vi povas koresponde aĉeti uzante ĉi-supran adreson. Ni sendos fakturon kun la menditaj libroj, do pagu laŭ ĝi. Pakaĵo-kosto postulata. Por eksterlanda komerco, turnu vin al la oficejo.
(el retejo de Japana Esperanto-Instituto)
Redaktoro: Jin Chenxi
|