Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Novaj rekordoj ĉe KER-ekzamenoj
2010-07-22

    La 5-an kaj 6-an de julio 2010 en Slovakio kaj Usono okazis la 12-a sesio de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) paralele en SES (Somera Esperanto-Studado de lernu.net-anoj) en la slovaka urbo Piešťany kaj en NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) en la Universitato de San-Diego en Usono. Dank’ al la aktiva antaŭpreparo kaj multnombra partoprenantaro de la EU-projekto Grundtvig dum tiu ĉi ĝemela sesio la ekzamenojn trapasis 48 personoj, t.e. je unu pli ol en la sesio dum la UK en Bjalistoko.

 

    En Slovakio ekzameniĝis 35 personoj, el kiuj 11 je nivelo B1, 10 je B2 kaj 14 je C1. Ili reprezentis 10 landojn: Pollando (21), Slovakio (4), Hispanio kaj Nederlando (po 2), Britio, Danio, Germanio, Rumanio, Rusio kaj Svedio (po 1).

 

    En Usono ekzameniĝis 13 kandidatoj, el kiuj 11 el Usono kaj po 1 el Meksiko kaj Kanado. La plej populara nivelo estis C1 kun 10 kandidatoj. Je nivelo B1 ekzameniĝis 2 personoj kaj je nivelo B2 unu.

 

    Sume la 12-an sesion trapasis 48 personoj el 13 landoj. Rezulte la nombro de trapasintoj de la KER-ekzamenoj kreskis al 186 personoj el 31 landoj. Pollando transprenis la lokon de la lando kun plej multe da ekzamenitoj, entute 28. Dua estas Germanio kun 26 kaj tria Francio kun 25 ekzamenitoj.

 

    La sekva, 13-a ekzamensesio okazos dum la 95-a UK en Havano kaj la 14-a dum la Itala Esperanto-Kongreso en Lignano. Al ambaŭ sesioj eblos aliĝi rete ĉe katalin@ikso.net aŭ surloke.

 

(Katalin Kováts, gvidanto de la KER-komisiono de UEA)

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng