2010-07-23
La 21-an de julio Wang Qishan, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Pascal Lamy, ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo. Ili ambaŭ interŝanĝis opiniojn pri la Daŭha Intertraktado kaj aliaj problemoj.
Wang Qishan diris, ke Ĉinio, kiel akcelanto de la Daŭha Intertraktado, volas klopodi kune kun diversaj flankoj por antaŭenpuŝi la intertraktadon kun la celo, ke ĝi sukcesos baldaŭ.
Pascal Lamy alte taksis la pozitivan rolon de Ĉinio en antaŭenpuŝo de la Daŭha Intertraktado.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|