Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ulrich Brandenburg--nova honora patrono de UEA
2010-07-23

    S-ro Ulrich Brandenburg, la germana ambasadoro en Moskvo, estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. La unuaniman decidon faris la Komitato de UEA en sia kunsido en Havano la 17-an de julio.

 

    Ulrich Brandenburg naskiĝis la 12-an de oktobro 1950. Li estas denaska esperantisto. En aŭgusto 2007 li fariĝis konstanta reprezentanto de Germanio ĉe NATO en Bruselo. Poste, pro sia sperto pri la slava mondo kaj pri Rusio, li estis nomumita kiel ambasadoro en Moskvo, kie li deĵoras ekde aprilo 2010.

 

    Post studado de lingvoj en Münster kaj Parizo Brandenburg unue laboris kiel instruisto. En 1980 li komencis sian karieron en la diplomatia servo de Germanio. Li deĵoris unue en la ambasado en Bagdado 1982--1984 kaj daŭrigis en la tiama Sovetunio ĉe la ĝenerala konsulejo en Leningrado (Sankt-Peterburgo) de 1984--1986 kaj ĉe la ambasado en Moskvo 1986--1988. Ĝis 1995 li deĵoris en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, krom 1991--1992, kiam li studis en la Harvarda Universitato. De 1995 ĝis 1999 li gvidis sekcion ĉe la administracio de NATO en Bruselo. Reveninte al la Ministerio en 1999 li laboris i.a. kiel komisiito pri Rusio, Kaŭkazio kaj Centra Azio kaj kiel vicestro de la Politika Departemento, ĝis sia unua nomumo kiel ambasadoro.

 

    Dum pluraj jaroj Brandenburg aktivis en Germana Esperanto-Junularo, kies prezidanto li estis 1974--1976. Li redaktis ankaŭ la GEJ-rubrikon "pozitive" en "Germana Esperanto-Revuo". En 1974 li havis la ĉefan respondecon pri la organizado de la TEJO-kongreso en sia hejmurbo Münster. Vicprezidanto de TEJO li estis 1973--1975.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng