Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Starto de la retejo e-kluboj.ru
2010-07-23

    Unu el la plej gravaj programeroj de REU-estraro por la sekvanta jaro estas kreo de la retejo www.e-kluboj.ru. Ĝi celas unuigi informojn pri ĉiuj E-kluboj, E-kolektivoj kaj unuopuloj, kiuj loĝas dise en Rusio. La fina celo estas, ke esperantistoj el diversaj rusiaj urboj pere de interreto povu facile informiĝi pri stato de E-vivo en aliaj urboj aŭ partoj de la lando. Krome la retejo povas helpi interkomunikadon de esperantistoj el diversaj urboj kaj eventualajn reciprokajn vizitojn de esperantistoj. Ideale sed sengarantie -- ni havos pli-malpli plenan superrigardon pri fakta stato de E-movado en Rusio.

 

    La retejo jam funkcias -- oni povas viziti kaj rigardi. Sed laboro pri ĝi ankoraŭ ne finiĝis, eĉ inverse -- la plej grava parto nur komenciĝas. La retejo el teknika vidpunkto pretas, sed necesas ĝin plenigi per informoj. E-kluboj.ru estas faritaj surbaze de la viki-teknologio, kio faciligas redaktadon de informoj.

 

    Praktikaj demandoj, kiuj nun aperas estas jenaj:

 

    Ĉu la listo de la urboj estas kompleta kaj ĝusta?

 

    Evidente ne, do bonvolu sendi korektojn -- kiuj urboj estas forgesitaj kaj superfluaj do forstrekendaj.

 

    Se vi pretas redakti la informojn pri via urbo -- ekzemple rigardu preskaŭ pretan paĝon pri Kostroma (http://e-kluboj.ru/Kostroma)

 

    Se vi volas rakonti pri via urbo, sed vin "timigas" Vikipedio, skribu al mi kaj ni iel solvos la problemeton.

 

    Alilandaj urboj ne estas en la listo por ne provoki skandalojn, ĉar temas pri aktivaĵo de REU kaj la retejo estas en la zono.ru. Sed sendube estos tre bone, se decidos aliĝi ankaŭ niaj amikoj el Ukrainio, Belorusio kaj aliaj landoj.

 

    La enhava kunordiganto de la retejo estas prezidanto de REU (G.Arosev), do oni petas ĉiujn, kiuj havas demandojn, korektojn, proponojn k.t.p., skribu al li (retadreso arosev[ĉe]gmail.com).

 

(el retejo de Rusia Esperantista Unio)

Redaktoro: Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng