2010-07-23 Bonvenon al nia kariba insulo.
IJK 2010 atendos vin en Villa Trópico.
Strandoj, naturo, belegaj pejzaĝoj.
IJK 2010 ĉe tiuj mirindaĵoj.
IJK 2010 ĉe nia insularo.
Kun plezuro la kubaj gejunuloj invitas vin partopreni en la venonta Internacia Junulara Kongreso en Kubo, kiu okazos de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2010 en la alloga kampadejo Villa Trópico, kiu troviĝas en Jibacoa, Santa Cruz del Norte, La Habana.
En tiu ĉi kampadejo oni povas praktiki sportojn kaj ĝui la strandon, kio kombineblas kun aliaj naturaj kaj aventuraj aktivecoj. Kampadejo Villa Trópico estas ĉirkaŭita de etaj altaĵoj kun abundo de floro kaj faŭno.
Ĝi troviĝas en la norda marbordo de Kubo, 45 kilometrojn for de Havano, meze de la vojo de Havano al banloko Varadero.
Pro la privilegia pozicio, ĝiaj komfortaj bangaloj kaj ĉirkaŭa medio, multaj vojaĝantoj dezirantaj paŭzon restas dum kelkaj tagoj en tiu ĉi turismejo antaŭ ol daŭrigi sian vojaĝon.
Interesiĝi pri la kongreso? Bonvenu al tiu reto por detalaj informoj: http://www.tejo.org/ijk/2010/Main/HomePage
Rapide!
(el la reto TEJO)
Redaktoro: Zhang Xiaotong |