2010-07-23
 Flaghisa ceremonio por la Tago de Salvadora Pavilono |
|
 Prezento de salvadoraj dancistoj en la ceremonio |
La 20-a de julio estis la Tago de Salvadora Pavilono. Matene de tiu tago okazis en la Centro de Ŝanhaja Monda Ekspozicio oficiala ceremonio por la Tago de Salvadora Pavilono.
Salvadoro kun areo de 20 mil kvadrataj kilometroj havas malpli ol 6 milionojn da loĝantoj. Kiel lando kun plej malgranda areo kaj plej densaj loĝantoj en C-Ameriko, Salvadoro famas pro vulkanoj kaj estas nomita "Lando de vulkanoj". Pli vaste konata estas ĝia altkvalita kafo kulturita en grundo ĉe vulkanoj. La lando okupiĝas ĉefe pri agrikulturo, kaj ĝia eksportado de kafo okupis pli ol duonon de sia eksportada sumo.
La Salvadora Pavilono troviĝas en la Komuna Pavilono de Mez-Suda Ameriko. La pavilono estas dividita en du zonojn: montrado de vulkanoj, vendo de kafo kaj metiartaĵoj. Tie vizitantoj povas ne nur gustumi bongustan kafon, sed ankaŭ sperti "scenon de erupcio" montratan per alta kaj nova teknologioj, kaj klopodon de salvadora popolo por krei bonan vivon en uzado de tervarma kaj akva riĉfontoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|