Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-kunveno en Kantono, memore al la 123-a datreveno de la publikigo de la Unua Libro de Esperanto
2010-07-26


S-ro Petro Ye prezidas la kunvenon.

 


Kantado de la himno “La Espero” 

 


 S-ro Saŭkio Zhang donas paroladon pri la grava signifo de la Unua Libro de Esperanto.

 


S-ro Lin Liyuan parolas en la kunveno.

 


Hispana samideano s-ro Augusto Casquero telefone adresas el Valencio gratulon al la kunveno.

 


 Kuna fotado

 


Esperanta familio ĝojoplena 

 

    Memore al la 123-a datreveno de la publikigo de la Unua Libro de Esperanto okazis la 17-an de julio 2010 en la urbo Kantono, Ĉinio, Esperanto-kunveno, en kiu oni faris ankaŭ raporton pri la 6-a Azia Kongreso de Esperanto okazinta en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio. La kunvenon ĉeestis pli ol 40 lokaj esperantistoj, malgraŭ tajfuno.

 

    S-ro Petro Ye prezidis la kunvenon, kiu komenciĝis per kantado de la himno “La Espero”. S-ro Saŭkio Zhang donis paroladon pri la grava signifo de la Unua Libro de Esperanto, s-ro Lin Liyuan faris raporton pri la grandiozeco de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Mongolio, la Unua Stepa Esperanta Kultura Festo en Baotou kaj la aktivado celebre al la 88-jara naskiĝo de la estimata veterana esperantisto Li Sen. Poste,  Wei Xiaohong, prezidanto de la Guangdong-a Esperanto-Asocio, kaj Lin Liyuan, prezidanto de la Kantona Esperanto-Asocio, retrorigardis la laboron de la asocio en pasintaj du jaroj kaj raportis pri ilia laboro venontjara.

 

    Post tagmanĝo, iuj samideanoj iris viziti s-ron Dong Shiyang, maljuna soldato de la ruĝa armeo kaj eksa prezidanto de la Kantona Esperanto-Asocio.

 

(Kontribuo de Petro Ye)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng