Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Tago de la Danlanda Pavilono
2010-07-26

de MA LINGYUN

 

 
 Danlanda kronprinco Frederik parolas en la ceremonio. 

 

    La 29-an de junio en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio Danlando, bone konata kiel fabela lando en Ĉinio, festis la tagon de sia landa pavilono. En la Centro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio solene okazis la oficiala ceremonio, en kiu partoprenis kaj faris paroladon Frederik, la kronprinco de Danlando, kaj Yin Yicui, la asistanta sekretario de la Ŝanhaja Komitato de la Ĉina Komunista Partio. Ĉeestis la ceremonion ankaŭ Brian Mikkelsen, la dana ministro pri ekonomio kaj komerco, kaj Zhen Jianguo, la ĉina asistanta ĉefdelegito en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

 

 Yin Yicui, asistanta skretario de la Ŝanhaja Komitato de la Ĉina Komunista Partio, en la ceremonio

 

    La kronprinco Frederik en sia parolado alte taksas la klopodon de Ĉinio por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kaj li profunde kredas, ke la ekspozicio certe akcelos la interkompreniĝon kaj kunlaboron de diversaj landoj en la mondo. Li diris, ke la amikeco inter Danlando kaj Ĉinio datiĝis de malproksima estinteco. Danlando estas unu el la landoj, kiuj plej frue starigis la diplomatiajn rilatojn kun la nova Ĉinio. Kaj ne nur la dana registaro sed ankaŭ danaj entreprenoj aktive partoprenis en kaj klopode preparis sin por la ekspozicio en Ŝanhajo. Li esperas, ke tra la prezentado de la Danlanda Pavilono vizitantoj povos rigardi la belajn bildojn kiel en danaj fabeloj, kaj konas la modernan koncepton pri harmonia kunvivado de la homaro kaj la naturo, precipe la viv-manierojn de “verda vojaĝo” kaj energio-ŝparo kaj ellaso-redukto. Ĉi-foje al la ekspozicio venis la " Marvirineto" el malproksima Danlando. Estas unuafojo por ŝi forlasi la hejmlandon, kun espero plifortigi amikan interfluon kaj interkompreniĝon inter Danlando kaj Ĉinio.

 

    Yin Yicui diris: “En la koro de ĉinoj Danio estas lando progresinta kaj romantika. Hodiaŭ en la fabela Danlanda Pavilono ni persone spertis la idilian vivon de danoj kaj konis ilian koncepton pri la harmonia kunvivado de la homaro kun la naturo. La vivplena pavilono certe donos al ni profundan impreson. Kvankam estas granda la distanco inter Ĉinio kaj Danlando, tamen la prezento de la pavilono kaj la aktivado Tago de la Danlanda Pavilono rememorigis al ni la danajn fabelojn, plimultigis nian konon pri la popoloj, kulturoj kaj vivmanieroj de Danlando kaj ebligis al ni rekte lerni la valoran sperton de Danlando en “harmonia disvolviĝo de urbo kaj la naturo”. Ŝajne la ĉarmeco de la ekspozicio kuŝas en tio.”

 

 

 Senakompana kantado de la Kopenhaga Reĝa Ĥoro

 

    En la ceremonio fama la Kopenhaga Reĝa Ĥoro prezentis danajn folkolorajn kantojn.

 

    La Danlanda Pavilono situas en la zono C en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, najbare de la pavilonoj de Finlando, Islando, Norvegio kaj Svedio. La pavilono dividiĝas en tri partojn, nome “Kiel ni vivas”, “Kiel ni amuzas”, “Kiel ni projektas la estontecon”, prezentante la ĉiutagan vivon de danoj, iliajn karakteron, hobiojn kaj ilian perspektivon. La fama statuo "Marvirineto”, simbolo de Danlando, sidante en la centro de la pavilono, sentigas la vizitantojn kvazaŭ en la fabela lando de Andersen.

 

    Por disvastigi la koncepton pri medio-protektado la Danlanda Pavilono preparis 300-400 biciklojn por ke la vizitantoj povu surbicikle bone rigardi la pavilonon, spertante la medio-protektan trafikan manieron kaj gustumante la ĝojon en la naturo.

 

La dana knabo ĝoje rigardas la spektaklon kun la dana nacia flago enmane.  

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng