2010-07-26
Post la sukcesoj de 'Rat-Man' kaj 'Diabolik', la projekto "RoMEo" daǔrigas la prezentadon de italaj bildrakontoj al esperantistoj.
Antaŭ nelonge aperis eĉ du bildrakontoj, kiuj povas veki interesiĝon. La unua estas "Lupo Alberto", kun la bildstrioj de la helblua lupo el la plej fama bestobieno en Italio, kaj la dua: "Lasta lekcio en Gotingeno", rakonto pri la matematikaj nefinioj. Ĉi lasta komikso estas senpage elŝutebla en formato PDF el la retejo de projekto RoMEo danke al afableco de ĝia aŭtoro, Davide Osenda. La dosiero prezentas la unuan parton de la rakonto "Lasta lekcio en Gotingeno", kiu jam aperis en la itala. Historio, matematiko kaj filozofio miksiĝas en vojaĝo al la nefinio, kiu forrabas la fantazion de ĉiuj legantoj.
La 'projekto RoMEo' ege ŝatus eldoni printitan version de tiu ĉi bildrakonto, sed ĉar temas pri tutkolora speciala libreto ĝi versajne kostus pli multe ol la normalaj komikslibretoj de la projekto RoMEo.
Pro tio, ni bezonus trovi antaŭe sufiĉe da eblaj aĉetontoj. Se vi ŝatis tiun ĉi rakonton, kaj dezirus subteni ĝian publikigon aĉetante unu aŭ pli da paperaj ekzempleroj, bonvolu tion anonci ĉe la paĝoj de projekto RoMEo, ĉe la projektestro Daniele Binaghi, daniele.binaghi@libero.it
La bildrakonto estas senpage elŝutebla ĉe: http://www.pecorelettriche.it/esperanto/romeo/gotingeno.asp
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |