Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pliboniĝos nia vivo
2010-07-26

de BIANBA CIREN

 


Dalin en intervjuado 

 


Kampara korto de Loba-Nacio 

 

    En la okuloj de loba-o Dalin, la ĉarmaj pejzaĝoj de lia hejmlando jam fariĝis resurso por riĉigi la samvilaĝanojn. “Antaŭe mi neniam pensis pri tio.” diris Dalin kun emocio.

 

    Dalin loĝas en la Nanyi-a Loba-Nacia Vilaĝo de Milin-gubernio en la Linzhi-a Regiono de Tibeto. Loba-Nacio el pli ol 2900 membroj vivas ĉefe en sudorienta Tibeto. En primitiva arbaro kun malfacila trafikado loba-oj vivis antaŭe de primitiva terkultivado per fajro kaj tranĉilo. En la 50 jaroj post praktikado de la demokratia reformado en Tibeto multege ŝanĝiĝis la vivo de loba-oj. La turisma programo en la Nanyi-a Loba-Nacia Vilaĝo lanĉita de la tibeta turisma departemento en 2009 donis al lokanoj la esperon sin riĉigi.

 

    Dalin diris, ke loba-oj estas fervoraj kaj gastamaj. Antaŭe turistoj kelkfoje venis al la loko, kaj vilaĝanoj fervore ilin akceptis, sed neniam pensis pri gajno de mono pere de turismado nek pri tio, ke la vilaĝo mem povas alporti al ili profiton.

 

    “Nun, mi komprenas, kial nia vilaĝo povas allogi turistojn,” daŭrigis Dalin, “ĉar ĉi tie densas primitiva arbaro, fluas riveroj opuraj kaj klaraj kaj pompas floroj en la tuta jaro, plie ĉarmas folkloroj propraj al la loko.”

 

    En 2009 la vilaĝo Qionglin ekdisvolvis turismadon sub la gvido de la registaro, la unuaj 7 familiaj gastejoj prove malfermiĝis, la familio de Dalin estas unu el ili. En la vilaĝo estas multaj lignaj domoj, kiujn konstruis lokanoj por arbohakado. Ĉiĉerono konis al ili, ke turistoj preferas al tiaj domoj, do la 7 familiaj gastejoj estis konstruitaj per ligno.

 

    De majo ĝis oktobro de la sama jaro, aroj da turistoj venis pro reputacio de la loko, kaj Dalin ekpenis kolekti al si sperton en administrado de sia familia gastejo. Li diris, ke dank’ al konsultado al ĉiĉeronoj kaj sia propra observado, li iom post iom sciis, kio plaĉas al la turistoj, ekz., kokaĵoj preparitaj kun sovaĝaj drogherboj, ujoj faritaj per bambuoj ktp.

 

    La vilaĝo organizis ankaŭ dancan grupon speciale por prezenti al turistoj loba-ajn dancojn, kaj la filino de Dalin estas unu el la grupanoj. Somere, la grupo donis prezentadon 6 fojojn po monato, kaj la grupanoj gajnis 50 juanojn ĉiufoje.

 

    En vigla sezono de turismado en 2009, la familia gastejo de Dalin akceptis pli ol 200 turistojn, kaj la neta enspezo de la gastejo estis ĉ. 5 mil juanoj. Dalin planas organizi per sia mono vilaĝanojn plekti bambuajn ujojn por vendi al turistoj. “Entrepreni turismadon estas por mi nova afero, mi havas multon por lerni. Kaj nia vivo pliboniĝos en la estonteco.” diris Danlin.

 

    Dalin bone scias, ke teno de la naciaj trajtoj estas ŝlosilo por daŭrigebla kaj longtempa disvolvo de turismado. Por esti intervjuata, Dalin sin vestis per pelta kaj pajla vestoj, li diris: “Vizaĝe al vi, mi estas antaŭ turistoj de la tuta mondo, mi devas porti miajn naciajn vestojn.”

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng